Kimbunda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kimbunda
Kimbundu
Parolata en Flago-de-Angolo.svg Angolo
Denaskaj parolantoj 3 ĝis 4 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga
Atlantika-Konga
Benue-Konga
Bantuida
Suda Bantuida
Bantua lingvaro
Zono H
kimbunda
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Angolo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 kmb
  SIL KMB
v  d  r
Information icon.svg

La kimbunda lingvo – propralingve „kimbundu“, laŭvorte „norda mbunda“ - estas afrika lingvo parolata en la nordokcidento de Angolo fare de 3 ĝis 4 milionoj da parolantoj el la etno de ambundoj („nordaj mbundoj“). La kimbunda estas bantua lingvo, kaj en Angolo estas oficiala ŝtata lingvo. Ĝia ISO-kodo estas kmb. La lingvo ne konfuziĝu kun la umbunda aŭ „suda mbunda“, kiun la lingvisto Malcolm Guthrie klasifikigis en la zono R de bantuaj lingvoj, dum la kimbunda estas en la zono H de tiu lingvaro.

Ekzistas dek unu dialektoj de la kimbunda: Ngola, Dembo, Jinga, Bondo, Bângala, Songo, Ibaco, Luanda, Quibala, Libolo kaj Quissama.

Dum la periodo de portugala koloniado, leĝo de la jaro 1919 malpermesis la uzon de lokaj lingvoj en angolaj lernejoj kaj permesis nur la portugalan tie. Tiu reguligo forte reduktis la uzon de la kimbunda inter altedukitaj kaj urbaj ŝtatanoj favore al la portugala. Aliflanke granda parto de la malurbe vivantaj eŭropanoj de la regiono lernis la lingvon por pli bone komuniki kun la lokaj afrikaj lingvanoj, kaj pluraj kimbundaj vortoj transpreniĝis al la ĉiutaga portugala lingvo loke parolata, du el ili probable eĉ el la kimbunda tra la portugala transpreniĝis al Esperanto (vidu sube). En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, eĉ muzikaj grupoj de nur eŭropdevenaj kaj de miksite eŭrop- kaj afrikdevenaj artistoj kantis en la kimbunda, ekzemple la grupoj "Monami" kaj "Kamba iyami".

Parto de la afrikdevenaj loĝantoj de la angola provinco Malanje produktis kreolan miksaĵon de la kimbunda kaj portugala lingvoj, kies parolantoj nomatas Ambaquistas.

Skriba lingvo[redakti | redakti fonton]

La skriba formo de la kimbunda lingvo estis evoluigita fare de eŭropdevenaj kristanaj misiistoj, aparte el la monaĥaj ordenoj de kapucenoj kaj jezuitoj. Dum ili unuflanke aprezinde produktis multajn tekstojn kaj gramatikajn librojn, aliflanke ili grandparte trosimpligis la lingvon kaj parte eĉ profunde miskomprenis ĝin. La malfavoraj efikoj de tio ankoraŭ sentiĝas nuntempe dum uzado de la lingvo, kvankam ekde la ŝtata sendependiĝo de Angolo per grandaj fortostreĉoj klopodiĝis plidetaligi kaj unuecigi la ortografion kaj gramatikon de la kimbunda samkiel de la aliaj plej gravaj etnaj lingvoj de la ŝtato.

Gravaj diferencoj inter la moderna ortografio disde la pli frua portugale bazita de la koloniistoj estas la forpreno de la konsonanto „r“ (ĉar ne ekzistas sono [r] en la kimbunda) kaj la reguloj pri vokala ortografio (diftongoj ne permesatas kaj tial ŝanĝatas al la literoj "w" aŭ "y" depende de la ĉirkaŭaj literoj). La lingvo havas 5 vokalojn („a“, „e“, „i“, „o“, „u“), el kiuj la „u“ ankaŭ havas la funkcion de duonvokalo komparebla al la esperantlingva sono „ŭ“. Iuj konsonantoj reprezentiĝas per du literoj, kiel „mb“ en „mbambi“ (gazelo), aŭ „nj“ en „njila“ (birdo).

Iuj ekzemplaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • muthu, "persono",
  • kima, "afero";
  • kudya, "manĝaĵo";
  • tubya, "fajro";
  • lumbu, "muro"
  • kamba, "fritita"

Iuj kimbundaj vortoj estis influaj al la portugala lingvo kaj parte de tie pluiris al aliaj mondaj lingvoj. Inter ili estas la vorto quilombo (origine kilombo) por historia tipo de brazila setlejo, kaj quimbanda (origine kimbanda) por speco de brazila afrikdevena religio. Probable ankaŭ la Esperanto-vortoj por la muzikilo banĝo (portugale kaj en pluraj aliaj naciaj eŭropaj lingvoj banjo, probable de la kimbunda vorto mbanza) kaj por la vestaĵeto tangao (portugale kaj en pluraj aliaj naciaj eŭropaj lingvoj tanga) havas kimbundajn radikojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]