Kimi Räikkönen

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Kimi Räikkönen ĵus atinginta la unua startlokon en la Grandpremia Konkuro de Aŭstralio en 2007
Kimi Räikkönen ĵus atinginta la unua startlokon en la Grandpremia Konkuro de Aŭstralio en 2007

Kimi Matias RÄIKKÖNEN (IPA ['kimi 'ræik:ønen], esperanta prononco proksimuma kimi rajkonen), naskita la 17-an de oktobro 1979 en Espoo, Finnlando, estas finna aŭtosportisto, la monda ĉampiono en la klaso Formulo Unu en 2007.

Räikkönen komencis sian karieron veturigante kart-aŭtojn. En 1999 li transiris al la brita klaso Formula Renault, kie li estis tiom sukcesa, ke post testoj pri kapablo en Formulo Unu li akiris kontrakton kun la svisa teamo Sauber kaj unuafoje stiris F1-aŭton en la konkursa sezono 2001. La jarojn 2002–2006 li estis teamano de McLaren, kaj per ties Mercedes-oj atingis la duan lokon en la mondĉampionadoj de 2003 kaj 2005. Ekde 2007 li ŝoforas por Ferrari, kaj jam en sia unua jaro kiel Ferrari-ano li atingis la mondpinton.


Ĉi tiu artikolo pri "Kimi Räikkönen" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.