Kimra Asemblea Registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kimra Asemblea Registaro (angle: Welsh Assembly Government, Kimre: Llywodraeth Cynulliad Cymru) estas la ekzekutivaro de la Nacia Asembleo por Kimrio. Ĝi konsistas el ĉefministro kaj lia ministraro.

Je junio 2007, membroj de la Asemblea Registaro estis interalie:

  • Vicministro pri Socia Justico kaj Regenerado (komunumoj): Huw Lewis
  • Vicministro pri Entrepreno, Novigado kaj Retoj kaj pri la Ĉirkaŭaĵo, Plandao kaj la Kamparo: Tamsin Dunwoody
  • Vicministro pri Financoj, Loka Registaro kaj Publikaj Servoj kaj pri Edukado, Dumviva Lernado kaj Lerteco: Christine Chapman
  • Vicministro pri Sano kaj Sociaj Servoj (Maljunuloj kaj Publika Sano): John Griffiths

La Kimra Asemblea Registaro ne havas sendependajn ekzekutivajn leĝpovojn (malsimile, ekzemple, al la Skotaj Ministroj kaj Ministroj en Uniĝinta Reĝlanda Registaro). La Asembleo stariĝis kiel 'body corporate' (korpora organizaĵo) per la Regado de Kimrio Akto 1998 kaj la ekzekutivaro, kiel Asemblea komitato, havas nur tiujn povojn kiujn la tuta Asembleo voĉdonas doni al ministrojn. La Regado de Kimrio Akto 2006 formale apartigos la Asembleon kaj la Kimran Asemblean Registaron kaj tiel donos al Kimraj Ministroj sendependan ekzekutivan aŭtoritatecon.