Kin Endate
Kin Endate | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Kin Endate |
Dato de naskiĝo | 15-a de decembro 1960 |
Naskiĝloko | Iŭaizumi |
Aĝo | 63 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Japanio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | japana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Kin Endate (japane : 円舘金 Endate Kin ; naskiĝis la 15-an de decembro 1960 en Iŭaizumi) estas amatora japana astronomo.
Naskita en Iŭaizumi (Gubernio Iŭate), li iris studis pri dizajno kaj fotarto en Hokajdo kaj komencis fari astronomiajn fotojn en altlernejo. Li komencis observi asteroidojn en 1986.
Li malkovris 607 asteroidojn inter 1987 kaj 2008 : 571 en kunlaboro kun Kazuro Watanabe kaj 36 sole[1].
Inter liaj malkovraĵoj estas la troja asteroido (5648) 1990 VU1 kaj la marsrenkonta asteroido 6500 Kodaira.
Li estas la unua, kiu fotis la kometon Shoemaker–Levy 9, 10 tagoj antaŭ ties oficiala malkovro (10-a de marto 1993) : Kin serĉis asteroidojn, kaj ne tiam sciis, ke li estis fotita kometon.
La asteroido 4282 Endate estis nomita en lia honoro, kaj 4460 Bihoro ricevis la nomon de la urbo, kie li loĝas : Bihoro en Abaŝiri-subgubernio.
Notoj kaj referencoj