Kinabalu-Monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kinabalu-Monto
MtKinabalu view from kundasan.jpg
Alteco 4095 m
Situo Malajzio
Montaro Kroker-Montaro
Koordinatoj 6°5′N 116°33′O  /  6.083°N, 116.55°O / 6.083; 116.55 (Kinabalu-Monto)Koordinatoj: 6°5′N 116°33′O  /  6.083°N, 116.55°O / 6.083; 116.55 (Kinabalu-Monto)
Unua grimpo 1851
Hugh Low (pinto de altebenaĵo)

1888
John Whitehead (plej alta pinto)

Plej facila montgrimpo promenadvojo
v  d  r
Information icon.svg

Kinabalu-Monto (malaje : Gunung Kinabalu) estas elstara monto en la insulo Borneo en Sudorienta Azio. Ĝi situas en la orient-malajzia subŝtato Sabaho kaj estas protektata kiel Kinabalu-Parko, Monda heredaĵo de Unesko. Kinabalu-Monto estas la plej alta pinto en la bornea Kroker-Montaro kaj estas la plej alta monto en Malaja Insularo [1]. Kinabalu-Monto estas ankaŭ, tutmonde, la monto kiu la plej ekstreme elstaras super sia ĉirkaŭaĵo [2].

En 1997, remezurado helpe de satelita teknologio montris ke la altitudo de la pinto (konata kiel Loŭ-Pinto aŭ angle Low's Peak) sumiĝas je 4 095 m, kiu estas 6 m malpli ol la antaŭe supozita kaj publikigita nombro 4 101 m [3].

Kinabalu-Monto ampleksas la ekoregionon "kinabalu-montaj alpaj herbejoj" apartenanta al la biomo montaraj herbejoj kaj arbustaroj. La monto kaj ties ĉirkaŭaĵo estas unu el la plej gravaj biologiaj ejoj en la mondo, kun inter 5 000 kaj 6 000 da plantospecioj, 326 da birdospecioj, kaj pli ol 100 da registritaj mamulospecioj. Inter tiu riĉa flaŭro kaj faŭno troviĝas famaj specioj kiaj la giganta Rafflesia (rafleziacoj) kaj la orangutano.

Al Kinabalu-Monto estas atribuita la statuson de Monda heredaĵo de Unesko [4][5][6].

Loŭ-Pinto estas sufiĉe facile grimpebla fare de persono je bona fizika kondiĉo kaj montogrimpado–ekipaĵo tute ne estas bezonata laŭ la precipa vojo [7]. Aliaj pintoj en la montaro tamen postulas spertan rokgrimpadan scipovon.

Panorama bildo ekde la pinto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la difino de tiu ĉi teritorio eksklude de Novgvineo, kie proksimume 22 da montaroj superas altitudon de 4 100 m
  2. angle "World Top 50 Most Prominent Peaks" Peaklist.org. Retrieved 2011-11-21.
  3. angle Phillipps, A. & F. Liew 2000 : Globetrotter Visitor's Guide – Kinabalu Park, New Holland Publishers (UK) Ltd.
  4. angle Kinabalu-Monto (Unesco).
  5. angle Kinabalu-Monto turisme
  6. angle Nacia Parko Kinabalu.
  7. angle Richmond, S. (2010). Mt Kinabalu & Kinabalu National Park. In: Malaysia, Singapore & Brunei. Lonely Planet. ISBN 1741048877. pp. 357–364.