Kinabalu-montaj alpaj herbejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.

La kinabalu-montaj alpaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "kinabalu-montaj arbustaroj" kaj situas en la biodiverseco-riĉaĵejo "Sunda Lando".

Priskribo

Tiu ekoregiono reprezentas la montanan vivejon de Kinabalu-Monto kaj Kroker-Montaro kaj la ĉirkaŭantajn altaĵajn areojn en la malajzia subŝtato Sabaho, Borneo.

Flaŭro

Kinabalu-Monto vidita ekde apuda pinto.

Kinabalu-Monto estas renkontejo por plantospecioj el Himalajo, Ĉinujo, Aŭstralio, Novzelando, kaj el la orientaliso. La vegetaĵaro de Kinabalu-Monto estas dividebla en laŭaltitudaj zonoj, sed multaj faktoroj povas loke ŝanĝi la plantodisvastiĝon al pli altaj aŭ malpli altaj altitudoj. Super 1 000 m montana zono ekzistas ĝis ĉirkaŭ 2 600 m. Tiu zono ampleksas miksaĵon de malaltaĵaj kaj montanaj familioj, donante al tiu zono grandan biodiversecon. La komunaj malataĵaj familioj, kiaj dipterokarpacoj, eŭforbiacoj, fabacoj, miristikacoj, kaj sapotacoj, ekmalpliiĝas, kaj ekanstatauiĝas per granda diverseco de specioj el la plantofamilioj kiaj erikacoj, mirtacoj, fagacoj, laŭracoj, magnoliacoj, kaj la plimulto de la borneaj koniferoj, inkluzive de podokarpo, agatido, kaj filoklado. La dipterokapaca Shorea monticola troviĝas en tiu altituda zono sed ne en la malaltaĵoj. Tiu ĉi zono ankaŭ subtenas iom da endemiaj specioj de Rhododendron, Lithocarpus, Magnolia, kaj Rhamnus. Granda variaĵo de karnovoraj plantoj, multaj endemiaj sur Kinabalu-Monto, troviĝas en tiu zono. La endemiaj specioj inkludas Nepenthes edwardsiana, N. rajah, N. villosa, kaj N. burbidgeae. La plej komuna specio trovata en tiuj arbaroj estas la spektakla Nepenthes lowii. Fikusoj estas komunaj en tiuj arbaroj. Borneo gastigas 135 da specioj de fikusoj, kun pli ol 78 da ili sur Kinabalu-Monto, inkluzive de 13 da endemiaj specioj. Kinabalu-Monto povas havi unu el la plej riĉaj fikusajn flaŭrojn en la mondo. Tiu flaŭre riĉa areo ankaŭ subtenas Rafflesia tengku-adlinii (kiu aliloke nur troviĝas en Trusmadi-Monto kaj Arbarprotektejo Maliaŭ-Baseno).

Apud la pinto de Kinabalu-Monto.

Inter 2 600 kaj 3 200 m estas zono de ultramafikaj rokoj kiuj estigas diferencan tipon de vegetaĵaro. Tiu ĉi varias ekde la 10-m alta Gibs-dakridio al arbustetoj kiuj inkludas muskojn, likenojn, hepatikojn kaj filikojn.

Super 3 200 m la grundokovraĵo baldaŭ malaperas, montrante graniton. En areoj kie la grundo povas subteni arbustojn kaj arbedojn, dominas specioj kiaj Leptospermum recurvum, Coprosma hookeri, kaj Rhododendron buxifolium. Sur pli malprofundaj grundoj, herboj kiaj Diplocosia kinabaluensis, Machaerarina falcata, kaj Ranunculus lowii estas komunaj.

Tiu ekoregiono entenas pli ol 750 da orkidospecioj el pli ol sesdek genroj. Tiu nombro respondas pri kvarono de ĉiuj orkidospecioj trovataj en Malesio. Eble la plej famaj orkidospecioj trovataj en Kinabalu-Monto estas la pluraj Paphiopedilum-specioj. Tamen, kaŭze de intense kolektado, ili malofte estas videblaj. La montara regiono prezentas variaĵon de mikrovivejoj kiuj estas produktintaj multajn orkidospeciojn apartenantajn al genroj Eria, Bulbophyllum, Dendrobium, Liparis, Dendrochilum, Pholidota, kaj Coelogyne.

Faŭno

Vojo en kriplarbaro de Kinabalu-Monto.

La plejmulto de la 114 mamulospecioj trovataj en tiu ekoregiono vivas en la arbara kanopeo. Nur triono el la mamulospecioj estas tersupraĵa. Komunaj tersupraĵaj specioj inkludas tri cervedojn, la naĝhaŭtan mustelon (Mustela nudipes), la kurtungan lutron (Aonyx cinerea), kaj la bengalan katon (Felis bengalensis). La kanopeaj specioj ampleksas multajn el la dudek ok el la tridek kvar sciuredoj de Borneo, multnombrajn kiropterojn, tupajulojn, lorisedojn, la okcidentsundan tarsion, Presbytis aygula, P. rubicunda, la orangutanon, Hylobates moloch, la striitan prionodon kaj la binturongon. Estas dek du preskaŭ endemiaj kaj kvar endemiaj mamulospecioj, kiuj inkludas Suncus ater (insektovoruloj) kaj Melogale everetti (musteledoj).

Tiu ekoregiono ankaŭ subtenas pli ol 180 da birdospecioj. La avifaŭno inkludas dudek kvar preskaŭ endemiaj kaj unu endemia specio. Tiu ekoregiono kongruas kun parto de la Endemibirda areo "Borneaj Montaroj" [2]. La rilataj birdospecioj estas jenaj : la monta serpentaglo, la bornea perdriko, la ruĝkapa perdriko, la indonezia podargo, la cinamopuga trogono, la montobarbulo, la blugorĝa barbulo, la Ŭajthid-kaliptomeno, la Pachycephala hypoxantha, la Evereta turdo, la bornea nigrabrustulo, la gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo, la Zosterops atricapillus, la nana okulocinkto, la nigraringa klorokaro, la bornea stumpovostulo, Locustella accentor, Garrulax palliates kaj G. calvus (timaliedoj), Napothera crassa (Pellorneidae), Yuhina everetti (zosteropedoj), Dicaeum monticolum, Arachnothera everetti kaj A. juliae (nektariniedoj).

Minacoj kaj konservado

Ĉirkaŭ triono de tiu sentema alpa ekoregiono estas senarbarigita aŭ degradita, plejofte de agrikulturo aŭ aliaj agadoj rilataj al senarbarigo. Estas du protektitaj areoj en la ekoregiono kiuj kovras totalon de 1 440 km2 (33 procentoj). Nacia Parko Kinabalu estas establita en 1964, kaj Nacia Parko Kroker-Montaro en 1984.

Referencoj

  1. angle WWF : Kinabalu montane alpine meadows
  2. angle EBA Borneaj montaroj.

Vidu ankaŭ


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj  Filipinoj
IM0303 Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj  Barato,  Birmo
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj  Indonezio

Eksteraj ligiloj