Kinderdijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kinderdijk*
Monda Heredaĵo

KinderdijkMolens klein.jpg
La muelejoj de Kinderdijk
Lando Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv
Fonto 818
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1997  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO


Kinderdijk (laŭvorte Infanodigo) estas vilaĝo en Nederlando, en la komunumoj Nieuw-Lekkerland kaj Alblasserdam. Ĝi situas 15 kilometrojn sudoriente de Roterdamo.

La vilaĝo troviĝas en poldero ĉe la kunfluejo de la riveroj Lek kaj Noord. Por dreni la polderon, oni konstruis sistemon da ventmuelejoj en 1740. Ĉi tiu grupo da malnovaj ventmuelejoj estas la plej grava kaj plej bone konservita grupo de Nederlando.

La 19 ventmuelejoj de Kinderdijk estas unu el la plej konataj turismaj vizitindaĵoj de Nederlando. Ili estas enskribitaj en la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO en 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO