Kindertotenlieder (Mahler)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kindertotenlieder (Lidoj pri mortintaj infanoj) estas lidociklo de Gustav Mahler, kiun li komponis inter 1901 kaj 1904 laŭ tekstoj de samnoma kolekto de Friedrich Rückert.

Indikoj[redakti | redakti fonton]

Ensemblo: Meza kantvoĉo (mezosoprano/baritono) kaj orkestro

La unua prezentado okazis la 29-an de januaro 1905 en Vieno sub direktado de la komponisto kun Friedrich Weidemann kiel soloisto. Kvar el siaj Rückert-Lieder Mahler unuafoje prezentis en la sama koncerto. La unua eldono aperis samjare.

Prezentado daŭras ĉ. 20 minutojn.

Fono[redakti | redakti fonton]

Ekde 1900 la lidkomponado de Mahler sin dediĉis al tekstoj de Friedrich Rückert. Ĉi tiu verkis kolekton de 428 poemoj pri mortintaj infanoj mallonge post la morto de du el siaj gefiloj. El tiuj Mahler elektis kvin tekstojn por muzikigo. Mahler havis 11 gefratojn, el kiuj ses mortis infanaĝe. En 1901 li komponis la lidojn unu, tri kaj kvar, en 1904 la duan kaj kvinan. La unua lido staras en d-minoro, la lasta en D-maĵoro. La ciklo harmonie do kondukas al solvo.

Lia edzino Alma ne povis kompreni, ke li en 1904, dum kiam liaj gefiloj gaje ludis en la ĝardeno, komponis siajn Kindertodtenlieder-ojn pri tekstoj de Friedrich Rückert, kiujn tiu ĉi verkis post la morto de siaj infanoj.

Maria-Anna, filino de Mahler, mortis en 1907 pro skarlato-difterio.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

  1. Nun will die Sonn' so hell aufgehn
  2. Nun seh' ich wohl, warum so dunkle Flammen
  3. Wenn dein Mütterlein tritt zur Tür herein
  4. Oft denk' ich, sie sind nur ausgegangen
  5. In diesem Wetter, in diesem Braus

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]