Kinfoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reklamfoto de geaktoroj Lucille Ball kaj Desi Arnaz

Kinfotofilmfoto, ankaŭ nomita reklama fotoproduktofoto, estas foto farita sur aŭ ĉe studio de filmotelevidprogramo dum filmoproduktado. Tiuj fotoj estas faritaj ankaŭ en formalaj fotostudioj kaj taŭgaj ejoj kiaj hejmoj de kino-steluloj, filmaj premieroj, kaj komercaj ejoj. Tiuj fotoj estas faritaj de kinfotaj fotistoj for reklamadaj celoj. Tiaj kinftoj konsistas el pozaj portretoj, uzitaj por publikamontrado aŭ libera uzado fare de sekvantoj, kiuj estas foje aŭtografitaj. Ili povas konsisti el pozaj aŭ naivaj bildoj faritaj en studio dum produktado, kaj povas inkludi stelulojn, filmofaristojn aŭ reĝisorojn laborantajn.

La ĉefa celo de tiaj reklamaĵoj estas helpi studian reklamadon kaj apogi ties novajn (aŭ nenovajn) filmojn kaj stelulojn. Studioj tiele sendas tiuj fotojn kun gazetaj dosieroj kaj senpagaj eniriloj al tiom multaj filmo-rilataj publikaĵoj kiom eblu por akiri senpagan reklamadon. Tiaj fotoj estas poste uzataj de ĵurnaloj kaj gazetoj, ekzemple, por verki artikolojn pri steluloj aŭ pri la propraj filmoj. Tiele, la studio akiras senpagan reklamadon por siaj filmoj, dum la publikaĵo akiras senpagajn artikolojn por siaj legantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]