Kino de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kinarto de Armenio naskiĝis la 16-a de aprilo 1923, kiam la Komitato pri Kino de la Armena Ŝtato estis fondita laŭ dekreto de la registaro.

En marto 1924, establiĝis la unua armena filmstudio: Armenfilm (armene: Հայֆիլմ "Hajkino", en ruse: Арменкино "Armenkino") en Erevano, ekiĝante kun Soveta Armenio (1924) la unua armena dokumentfilmo.

Namus (esperante Digno) estis la unua armena blank-nigra muta filmo (1926), reĝisorita de Hamo Beknazarjan kaj bazita sur verkaĵo de Aleksander Ŝirvanzade kiu rakontas la malbonŝancon de la du geamantoj kaj la neebla amo pro antaŭaj tradicioj pri geedziĝo.

La unua sonfilmo, Pepo (armene: Պեպո), estis kreita en 1935, reĝisorita de Hamo Beknazarjan.

Inter la plej ĵusaj reĝisoroj menciindas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]