Kinorto
El Vikipedio
Laŭ la helena mitologio, Kinorto (el la greka Κυνόρτας) estis reĝo de Lakonio. Laŭ Apolodoro[1], li estis filo de la reĝo Amiklo[2] kaj de Diomedo, filino de Lapito.
Kinorto heredis la tronon post la morto de sia plej aĝa frato Argalo, kaj havis du filojn: Periero kaj Ebalo, kiu sukcedis lin[3]. Lia tombejo troviĝis en Sparto, proksime de tiu, de Scio[4].
| Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Lakonio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Argalo | Kinorto | Ebalo |