Kipuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kipuo

Kipuo (hispane quipu laŭ la keĉua khipu) estas sistemo de lanaj ŝnuroj kun nodoj, evoluiigita en la inkaa imperio kiel metodo por registri nombrojn precipe por kontotenado kaj distribuado de provizoj. Al ĉefa fadeno estas alplektitaj dekoj da flankaj fadenoj, plenaj da nodoj de diversaj specoj.
Malgraŭ la nekonateco de skribo per signoj sur surfaco, la kipuoj verŝajne estis efika mnemonika ilo por administraj laboroj. Ankoraŭ ne estas konate, ĉu oni aplikis tiun ĉi nodoskribon ankaŭ por pliaj komunikaj celoj. Daŭras esploroj por deĉifri la signifojn de kipuoj trovitaj dum la 20-a jarcento. La plej granda parto de la kipuoj estis detruitaj en la 16-a jarcento fare de hispanaj konkerantoj.

Literaturo pri kipuo

  • Ascher and Ascher. 1981. Code of the quipu. Univ. of Michigan Press.
  • Doblhofer, Ernst. 2000. Die Entzifferung alter Schriften und Sprachen. Leipzig.
  • Haarmann, Harald. 1991. Universalgeschichte der Schrift. Frankfurt.
  • Locke, L. Leland. 1923. The ancient quipu. The American Museum of Natural History.
  • Urton, Gary. A new twist in an old yaen... Baessler-Archiv, Neue Folge, Band XLII. Berlin.
  • Urton, Gary. 2003. Signs of the Khipu. binary coding in the Andean knotted-string records. Austin, Tx (University of Texas Press).
  • Quipu. 2003. Museo Chileno de Arte Precolombino. Univ. de Havard.
  • A calendrical and demographic tomb text from northern Peru. 2001. Latin American Antiquity. 12 (2), pp. 127-147.
  • The Leymebamba Quipus. Museum Tusculanum Press. Copenhagen. In Bjerregard a.o..: The Leymebamba Textiles, in press.

Eksteraj ligiloj

grekehttp://www.sciencemag.org/cgi/content/summary/300/5626/1650