Kirasita savveturilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M88 Hercules ARV dum manipulado kun motoro de tanko

Kirasita savveturilo estas, simile kiel pontaj tankoj, inter specialaj kirasitaj transportiloj. Ties ĉefa celo estas subteni batalagadon de ĉiuj kirasitaj taĉmentoj armilekipitaj precipe de tankoj.

Inter ĉefaj taskoj elstaras liberigado de haltintaj tankoj aŭ aliaj kirasitaj veturiloj, ilia fortirado okaze de damaĝiĝo kaj farado de kelkaj pli ampleksaj riparoj (ekz. interŝanĝo de motoro). Tial la kirasita savvehiklo estas ekipita kutime per argano, bobenigilo kaj pluaj bezonataj ekipaĵoj.