Kirgiza somo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirgiza somo
valuto
Ŝtato: Kirgizio
Subdivido: 100 tijinoj
Kodo laŭ ISO 4217: KGS
Mallongigo: K.S.
Ŝanĝokurzo 1 Eŭro = 62,3351 KGS

(2009-08-15)

vdr

La kirgiza somo estas la valuto de Kirgizio. 1 somo estas dividita je 100 tijinoj. La valuto estis enkondukata en 1993 kaj anstataŭis la rublon de la soveta epoko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza kaj uzbeka lingvoj nomis la rublon "som", kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura kaj uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


monbileto de kvin kirgizaj somoj el 1997, montanta la baletistinon Bubusara Beiŝenalieva