Kirilo Turouski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirilo Turaŭski

Kirilo TurouskiKirilo de Turov (beloruslingve: Кирыла Турауски) (naskiĝis en 1130; mortis en 1182) estis belorusa kleriko, verkisto, teologo kaj episkopo de la urbo Turov.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1123 li eniris la monaĥejon de sankta Nikolao kiel novico, kaj post tri jaroj iĝis monaĥo. De la jaro 1143 ĝis 1148 Kirilo estis abato de tiu monaĥejo.

En 1159 li estis elektita de popola kunveno en la urbo Turov kaj de loka princo kiel episkopo. En 1161 li iĝis episkopo. En 1169 Kirilo paroladis en Kievo ĉe eklezia kunveno akuzante la episkopon Fedor de Rostovo kiel herezulon.

Post 1184 li foriris de la episkopa katedro por eniri la monaĥejon de sanktaj Boriso kaj Hlebo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis ĉirkaŭ 70 verkoj de diversaj ĝenroj: preĝoj, edifoj, predikoj, paraboloj. Kiel monaĥo kaj abato li verkis Prediko pri rango monaĥa, Prediko pri genezo de monaĥa vivo, poste preĝan laŭsemajnan ciklon.

Kiel episkopo li verkis festajn kaj edifajn predikojn (por festoj de paska ciklo, Prediko por festo Epifanio, Prediko por festo Pentekosto kaj aliaj), edifojn (pri foriro de animo, pri timo antaŭ Dio, pri saĝeco, pri utilo de librolegado), parabolon pri homaj korpo kaj animo (aŭ pri blindulo kaj lamulo), tri Grandajn Misalojn, kaj aliajn.

En la finaj jaroj de sia vivo Kirilo verkis Predikon por ne forgesi siajn instruistojn kaj du leterparabolojn al abato de la Kieva kaverna monaĥejo Vasilij.

Ne konserviĝs liaj komentoj al la Sankta Skribaĵo kaj leteroj al princo Andrej Bogoljubskij.