Kirk Douglas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirk douglas big trees04.jpg

Kirk DOUGLAS, realnome: Issur Danielovitch DEMSKY (naskiĝis la 9-an de decembro, 1916) estas usona aktoro.

Li naskiĝis en Amsterdam, Novjorkio, kiel filo de rus-devenaj judoj. Dum sia aktora kariero li ĉefe aperis en krimfilmoj kaj vakeraj filmoj, sed ankaŭ brilis en karakteraj roloj.

Ankaŭ lia filo Michael Douglas famiĝis kiel aktoro.

En 2001 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Out of the Past (1947)
  • A Letter to Three Wives (1949)
  • Champion (1949)
  • The Glass Menagerie (1950)
  • Big Carnival (1951)
  • Detective Story (1951)
  • The Bad and the Beautiful (1953)
  • Lust for Life (1956; Kirk Douglas en la rolo de Vincent van Gogh)
  • Paths of Glory (1957)
  • Last Train from Gun Hill (1959)
  • Spartacus (1960)
  • Paris brûle-t-il ? (1966)
  • The Final Countdown (1979)
Kirk Douglas 1978.jpg