Kirkjubæjarklaustur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirkjubæjarklaustur
municipo
Kirkjubæjarklaustur kun memorkapelo Jón-Steingrimsson
Oficiala nomo: Kirkjubæjarklaustur
Ŝtato Islando Islando
Rivero Skaftá
Situo Kirkjubæjarklaustur
 - koordinatoj 63° 47′ 00″ N 18° 04′ 00″ U / 63.78333 °N, 18.06667 °U / 63.78333; -18.06667 (mapo)
Loĝantaro 134
Horzono GMT (UTC+0)
Situo enkadre de Islando
Situo enkadre de Islando
Situo enkadre de Islando
Vikimedia Komunejo: Kirkjubæjarklaustur
Retpaĝo: www.klaustur.is
Kirkjugólf
Klimata diagramo de Kirkjubaejarklaustur

Kirkjubæjarklaustur [kirkjubaijarkloistur] estas malgranda loko kun ĉ. 135 (2006) loĝantoj en suda Islando, ĉe la ringvojo inter Vík í Mýrdal kaj Höfn.

La loko havas longan historion, plej verŝajne vivas tie homoj ekde la landokupo (tiam monaĥoj el Irlando. Inter 1186 kaj 1550 ekzistis tie konata monaĥina klostro, kies nomo memorigis je ĉarma akvofalo (Systrafoss) kaj lago Systravatn (islanda „Lago de la (klostro-)fratinoj“). Sagaoj fabelas pri kaŝitaj oraĵoj en la lago kaj pri ties danĝeroj. Kirkjubæjarklaustur estas nomata en la ĉiutaga parolo kiel "Klaustur" (~klostro).

Nun la loko servas por la loĝantoj de la ĉirkaŭo kaj por la turistoj, kiuj uzas la ringvojon.

La loko situas en proksimo de la Laki-krateroEldgjá, kiuj estas vizitindaj vidindaĵoj. Je ĉ. 45 km troviĝas la Nacia parko Skaftafell.

Grava vidindaĵo en la loko estas la Kirkjugólf, la t.n. preĝeja pavimo el bazalto. Temas pri sesangulaj lafaj kolonoj, kiuj ter-niveligis pro glaĉera glito.

Kiam la 20-an de julio en 1783 la Laki-kratero aktiviĝis, la pastro Jón Steingrimsson tenis sian faman "fajropredikon". La lafo feliĉe preterfluis la komunumon en la riverejo de Skaftá. Je tiu evento memorigas en 1974 konsekrita kapelo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]