Circo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gioacchino Assereto: Kirko miksas vinon

Kirko (helene Κίρκη, latine Circe) estis figuro en la helena mitologio, filino de la suna dio Helio kaj de lia edzino Persa (en okcidento). Ŝia frato estis (en oriento) la kolĉida reĝo Eeto. Ŝi estis fama kaj potenca sorĉistino.

Kirko vivis sur insulo Eea (aŭ Ea) en fora okcidento, kien nur malofte venis la homoj. La unuaj albordiĝintaj homoj estis Argonaŭtoj, revenantaj kun la ora ŝaffelo el Kolĉido. La dua vizito estis Odiseo, revenanta el la Troja milito.

Ŝiaj plej konataj sorĉoj estis:

  • transformo de la knabino Skilo en maran monstron,
  • transformo de ŝipanoj de Odiseo en porkojn,
  • transformo de la bela knabo nomata Piko en pegolon.


Skilo

Glaŭko, la mara dio, filo de Pozidono fiksis sian rigardon al bela knabino Skilo. Ŝi estis terurigita per lia sovaĝa aspekto kaj ne konsolis ŝin eĉ tio, ke li estis filo de dio. Ŝi ne elaŭdis lin kaj fuĝis for de li. Glaŭko, plena de sopiro, transnavigis Tirenan maron kaj petis helpon de la sorĉistino Kirko. Li petis ŝin pri sorĉherboj, kiuj vekus amon de Skilo. Sed Kirko admonis lin, ke li trovu pli softan estaĵon al si kaj rimarkis, ke ŝi mem volus esti lia. Sed Glaŭko asertis, ke lia amo al Skilo neniam ŝanĝiĝos. Kirko ekkoleris kontraŭ Glaŭko kaj ankaŭ kontraŭ Skilo kaj tuj estis preparanta la sorĉherbojn. Ŝi transiris akvon en malgrandan golfeton, ĉion malpurigis per veneno kaj per neniiga radiko terurige murmurante damnojn. Kiam eniris en la akvon Skilo, per rigardo konsternite sekvis kiel ŝia korpo ŝanĝiĝas de sube en hundajn muzelojn. Glaŭko vidante tion ekploris kaj fuĝis de ensorĉita Skilo kaj de Kirka amo. Skilo restis tie sola kaj venĝe kontraŭ Kirko ŝi forrabis de Odiseo ses virojn kaj volis ankaŭ subakvigi la trojajn ŝipojn. Sed tiam iu transformis ŝin en rifon, kiu en la loko estas ĝis nun kaj ĉiu ŝipano evitas ĝin.

Jazono kaj Medeo

Kiam Jazono helpe de Medea uzurpis la oran ŝaffelon kaj fuĝante el Kolĉido mortigis la fraton de Medea Apsirton, ekkolerigis Zeŭson. Li pune destinis al Jazono kaj Medea, ke persekutos ilin malfacilaĵoj kaj suferoj, ĝis ili ne puriĝos de la krimo, kiel konsilos al ili la sorĉistino Kirko, fratino de Eeto, kiu loĝas malproksime en la okcidento. Kaj ĝis ili ne puriĝos, ili ne povas reveni hejmen.

Emile Levy: Kirko


Ili alnavigis en insulon Ean, kie sur bordo ekvidis Kirkon. Ŝi invitis ilin en sian domon. Eniris nur Jazono kaj Medea. Kirko proponis al ili sidiĝi en brakseĝojn, sed ili eksidis nur "sur la plankon ĉe la kameno kiel kulpantoj pro la murdo, kiuj venas puriĝi. Ili ne rajtis paroli, eĉ ne mencii pri sia kulpo". Kirko ekkonis, ke premas ilin krimo de murdo. Ŝi preparis oferon al la plej alta dio Zeŭso, tranĉis la gorĝon de porkido, trempis siajn manojn en ĝia sango, bruligis en fajro oferan kukon kaj kultis Eriniojn, diinojn de la venĝo, ke ili mildigu sian koleron, kaj petis Zeŭson pri pardonemo.

Ĉe tiu ĉi ceremonio Kirko lasis rakonti al si ĉion pri ekskurso de la Argonaŭtoj. Medea priskribis al Kirko kiel ŝi al Argonaŭtoj helpis fuĝi kontraŭ minacoj de sia patro, sed prisilentis mortigon de Apsirto. Sed Kirko ĉion sciis, Ŝi bedaŭris Medeon, sed malkonsentis ŝian fuĝon de la patro kaj postulis, ke ŝi foriru ĉar kolero de la patro ĉie ĝisatingos ŝin. Jazono kaj ploranta Medea foriris sur la ŝipon. Kun helpo venis diino Hera, kiu petis Hefeston kaj dion de ventoj Eolon pri helpo, por ke Argonaŭtoj bone alveturu hejmen kaj nenio malbona okazu al ili. Argo tiel bone tranavigis Skilon kaj ankaŭ Ĥaribdon.

Pico

Bela junulo Pico ekamis najadon Kanenta, pri kiu aspiris multaj fianĉoj, sed ŝi fariĝis edzino de Pico. Foje dum ĉasado ekvidis lin Kirko kaj estis ravita de li. Ŝi adultigis kaj flatlogis lin, ke li ekaŭdu ŝian amon, sed Pico rezistis kaj estis fidela al sia Kanenta. Kirko ofendiĝis kaj koleriĝis. Inside metis antaŭ li ĉasaĵon kaj li sekvante ĝin restis apartigita de sia sekvantaro. Per tri tuŝoj de la sorĉa vergo Kirko transformis Picon en birdon, kiun ĝis nun neniu vidis ĉi tie, birdon kun purpura plumaro kaj ora brilo - en hemicirkon. La sekvantaro, kiu vane serĉis lin, petis Kirkon pri redono de la reĝo. Sed ŝi terurigis ilin kaj poste transformis en sovaĝajn bestojn. Kanento vane atendis sian edzon, ses tagojn kaj ses noktojn serĉis lin kaj poste senfortiĝinta de bedaŭro disiĝis en leĝerajn blovetojn.

Odiseo

Odisea ŝipo alnavigis al la insulo de Kirko kaj kelkaj ŝipanoj eliris esplori ĝin. Ili malkovris la domon de Kirko, gardantan de ensorĉitaj leonoj kaj lupoj. La viroj aŭdis el la domo kantadon, atentigis Kirkon pri si kaj ŝi invitis ilin internen. Ĉiuj eniris, nur Eŭriloko restis ekstere, li antaŭsentis insidon. Kirko prezentis al ili prisorĉitan manĝon, ĉiun batetis per vergeto kaj tiel transformis ilin en porkojn.

Greek: Unu viro de Odiseo transformita en porko


Eŭriloko kuris al la ŝipo, ĉion priskribis al Odiseo. Li tuj armis sin kaj ekiris al la domo. Sur la vojo haltigis lin dio Hermeso, por averti lin kaj ke li helpu al li. Li donis al Odiseo sorĉan herbon kaj konsilis, ke li antaŭ Kirko nudigu la glavon kvazaŭ li volus mortigi ŝin. Tiel okazis kaj Kirko ektimis, ke al Odiseo ŝiaj sorĉoj ne efikas kaj promesis, ke ŝi ne malutilos al li. Odiseo devigis ŝin priĵuri tion kaj nur poste li festenis kun ŝi kaj traktis pri liberigo de siaj viroj, Kirko la sorĉon nuligis kaj ĉiuj viroj ĝojis pri tio.

Ili restis sur la insulo tutan jaron, manĝadis, trinkadis kaj ĝojis. Poste ili preparadis forveturon por plua vojaĝo. Kirko ne kontraŭis, sed sendis Odiseon en la submondon al la profetanto Teiresio. Ĉiuj, inkluzive de Odiseo, multe timis la celon de la vojaĝo. Ili trovis lokon, kie oni eniradis en la submondon kaj vidis multajn animojn de forpasintoj, sed paroli ili povis plej frue nur kun la profetanto. Li avertis Odiseon pri insidoj de la venonta vojaĝo kaj suferoj, kiuj atendas lin post reveno al sia naskiĝinsulo, al sia edzino Penelopo kaj al la filo Telemako. Odiseo parolis kun animo de sia patrino kaj kun animoj de falintaj batalantoj en la troja milito. Post tiuj interparoloj ĉe la favora vento ili rapide revenis al la insulo de Kirko. Poste ili priparolis la pluan vojaĝon. Kirko avertis Odiseon kontraŭ kantado de Sirenoj, Skilo kaj Ĥaribdo kaj insulo, kie paŝtas sin Heliaj ŝafogregoj, kiujn ili ne povas eĉ tuŝi. Nur post tio li povas feliĉe veni hejmen. Poste ili ekveturis por la plua vojaĝo.

Franco: Kirko kaj Odiseo


Post forveturo de la ekspedicio de Odiseo, Kirko naskis lian filon Telegonon. Kiam li plenkreskis eliris serĉi sian patron, venis ĝis Itako kaj tie en batalo pro malfeliĉa hazardo Odiseon mortigis kaj nur poste eksciis kiu li estis. Li forveturigis lian korpon en la insulon de Kirko kaj tie kun honoro ĝin enterigis.

Reflekto en arto

Figuro de la sorĉistino Kirko, konata el malnovaj mitoj pri Argonaŭtoj kaj el la Odiseado de Homer estis multfoje temo por verkoj de antikvaj kaj novepokaj poetoj, dramistoj kaj vidartistoj. Pentristoj plej ofte bildigis ŝin kun Odiseo.

  • bildo "Odiseo kaj Kirko" de Bartolomeo Spranger estas el la fino de la 16-a jarcento; ĝi estis el la kolektoj de imperiestro Rudolfo la 2-a en Praga burgo transportita en Vienon, kie nun estas en Arthistoria muzeo,
  • 15-a epizodo el "Odiseo" de Joyceo nomiĝas Kirko,
  • operon Circe verkis Josef Mysliveček,
  • melodramon Circe estas de V. J. Praupner,
  • inter la plej novajn muzikajn prilaboraĵojn apartenas opero Circe de Werner Egk, kies premiero estis en la jaro 1948 en Berlino.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de http://cs.wikipedia.org/wiki/Kirk%C3%A9