Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Apostag)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉieliro de Jesuo en Apostag
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Apostag
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Solt
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 23 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kristana preĝejo Ĉieliro de Jesuo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Apostag.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 10-a jarcento rotondo estis konstruita por bizanca rito. Ĝi estis konsekrita por la apostoloj, la hungara loknomo Apostag gardas la mallongigitan nomon de apostoloj (apost). Baldaŭe la rotondo estis pligrandigita. En 1318 ĉi tie kunvenis ĉiuj hungaraj ĉefpastroj por krei komunan politikon al la tuj komenciĝanta parlamenta kunsido. En 1764 la rotondo renoviĝis, sed en 1805 oni malkonstruis ĝin, el la ŝtonoj oni konstruis la kalvinanan preĝejon, sed la fundamento restis kaj ankaŭ nun estas videbla.

La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita en 1777. La orgeno estis farita en 1745 por alia preĝejo. Ĝi funkcias en Apostag ekde 1803, sed en 1819, 1868 kaj 1940 la orgeno trakonstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. Ĝi havas turon en mezo de la fasado. Malantaŭe meze la enirejo funkcias. La navo estas simpla kaj ĝi finiĝas en duonronda absido. Apud la sanktejo la sakristio situas. Interne post la enirejo galerio troviĝas.

Kermeso okazas en la 5-an de Junio aŭ en la proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.