Preĝejo Ĉieliro de Maria (Sorokpolány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Ĉieliro de Maria
preĝejo Ĉieliro de Maria en Sorokpolány
preĝejo Ĉieliro de Maria en Sorokpolány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sorokpolány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Szombathely
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko (turo), poste gotiko (navo), fine baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Sorokpolány.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento tiu ĉi romanika preĝejo estis konstruita antaŭ ol 1249. En la 15-a jarcento ĝi gotikiĝis, en la 18-a jarcento barokiĝis. En 1842 pli nova sakristio konstruiĝis. La preĝejo en 1927 plene renoviĝis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1957. Ekstere la preĝejo estis pentrita en 1967, interne en 1974.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefstrato. La kvadrata turo kun piramida supro situas super la ĉefenirejo en mezo de la fasado. Malantaŭ la turo troviĝiĝas la navo, kiu finiĝas en malpli larĝa oklatera absido. En 1948 oni trovis freskojn el la 15-a jarcento. Ankaŭ nun estas videblaj la freskoj pri Sankta Kristoforo, Sankta Sebastiano, Sankta Mikaelo kaj Sankta Maria.

Interne galerio estas videbla por la orgeno. La altaroj kaj la predikejo estis farita en la 18-a jarcento. Menciindas en la muro tombo el la jaro 1697.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.