Preĝejo Bruna Skapulario (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karmelana kirko Bruna Skapulario (Győr)
Karmelana kirko Bruna Skapulario (Győr)
Karmelana kirko Bruna Skapulario (Győr)
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Karmelana kirko Bruna Skapulario estas katolika signifa historia monumento en Hungario, en Győr.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1697 alvenis la unuaj karmelanoj en Győr, kiuj tiuj konstruis kapelon. En 1700 ĝi jam estis pligrandigita, dume en la antaŭlasta jaro ankaŭ provizora monaĥejo konstruiĝis. La ordeno estis malriĉa, tial la kirko mem estis konstruita nur inter 1716-1725. Apude monaĥejo estis finkonstruita en 1732.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas preskaŭ bordo de Rába laŭ la trotuaro, tamhavas unusolan navon en la konstruaĵo havas korton. En mezo de la ornamriĉa fasado funkcias la enirejo, interalie en niĉoj estas videblaj skulptaĵoj pri Tereza el Avilo kaj Johano Baptisto. La navo estas elipso, kiun kupolo kovras. En la du pli grandaj flankoj de la elipso po 2 kapeloj algluiĝis. La sanktejo estas brikoforma. La turo situas en la kontraŭa flanko de la fasado kaj ĝi formas trapason al la monaĥejo.

Eniranta ĉe la vestiblo tuj situas 2 kapeletoj. La unua prezentas Padovan Sanktan Antonion helpe de skulptaĵo kaj fresko (pentrita en 1908), la alia prezentas skulptaĵon pri la Bruna Skapulario. Ĝi alvenis el Romo en 1932. Tie la fresko prezentas la junan Jesuon. La bildo ĉe la sanktejo prezentas la Lastan Vespermanĝon. Sur la ĉefaltara bildo ĉefe Sankta Maria, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario estas videblaj.

La 4 kapeloj estas dediĉitaj al Sankta Jozefo, Johano Nepomuko, Tereza el Avilo kaj Johano Baptisto. El la navo tra koridoro malnova kapelo (pli malnova, ol mem la kirko) estas atingebla. Ĝi konstruiĝis en 1718.

La fasado

Sub la kirko kripto situas kun 3 enirejoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la monaĥejo
Interno de la preĝejo