Preĝejo Kristo (Oberhof)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirko Kristo (Oberhof))
Evangelia Kristo-preĝejo

La Preĝejo Kristo (germane: Evangelische Christuskirche) estas la evangelia preĝejo en Oberhof (Turingio), Jäger-strato.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Oberhof jam ekde la fondo de la "Herberge auff'm Schwarzwald" (= Oberer Hof, rifuĝejo) fare de la Malta Ordeno en Weißensee ekzistis eta komunumo da kristanoj. Post la Reformacio responsis pri la animzorgado la paroĥestro de Crawinkel.

Ekde 1714 ĝin administris la vicparoĥestro de la komunumo Sankta Blazio de Zella; li estis samtempe aŭtomate paroĥestro de Oberhof. Por la tiama komunumo konsistanta el malpli ol 10 bienoj jam ekzistis eĉ propra instruisto: lia tasko estis ankaŭ, se la paroĥestro ne povis veni vilaĝen, fari la diservojn en la Eskortejo kaj ekde 1704 en la ĝis hodiaŭ videbla lernejo. La provizora kapelo en ties unua etaĝo baldaŭ iĝis tro malgranda kaj la fideluloj konstruigis en 1783 etan preĝejon.

Kiam Oberhof je la fino de la 19-a jarcento rapide evoluiĝis al ŝatata vintrosporta turisma kaj kuraca loko oni decidis en 1937 konstrui pli grandan kaj reprezentan preĝejon. Ne realigitis tiu ĉi plano pro la eksplodo de la Dua mondmilito. En 1950 la komunum denove aŭdacis proponi novkonstruon. Landa episkopo Moritz Mitzenheim petitis peri la intertraktojn kun la ŝtataj komunismaj aŭtoritatoj.

Permesoj estis faritaj sed poste deklaritaj malvalidaj pro la akriĝanta politika situacio antaŭ la Laborista insurekcio de 1953. Ekzistas skribita protokolo pri parolado inter Otto Grotewohl kaj Walter Ulbricht, kie Grotewohl jesis la projekton, dume Ulbricht vehementege kontraŭis ĝin. Malgraŭ tiaj malkonsentoj kaj ĉiam denove ŝanĝantaj konstrukondiĉoj povis esti metita la fundamenta ŝtono en la 26.7.1953. La konsekro okazis fare de Mitzenheim en la 17.11.1957.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas hala preĝejo kun nordorienta turo. Ĝi estas el ruĝa sabloŝtono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la preĝejo sur eklezia retpaĝaro.[rompita ligilo]