Preĝejo Mario Helpantino (Innsbruck)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariahilfkirche
Altarejo
Kupolo

La Kirko Mario Helpantino (germane: MariahilfkircheLandschaftliche Pfarrkirche Mariahilf) troviĝas en la setle plej malnova urboparto de Insbruko nomitis por tiu ĉi kirko. Ĝi estas paroĥa kirko kaj servis ĝis la 1990-aj jaroj ankaŭ kiel universitata preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu harmonia centrala konstruaĵo kun kupolo kaj lanterno kaj antaŭaj ejoj kun ionikaj pilastroj en la stilo de itala frubaroko konstruitis inter 1647-49. Arkitekto estis Christof Gumpp. La unua sankta meso okazis en la 23.4.1648 kaj la konsekro en la 26.6.1660 fare de la episkopo de Brixen. La familianoj de la kortega ĉefarkitekto responsis pri multaj barokaj konstruaĵoj en Insbruko. Kaŭzo por starigo de tiu ĉi preĝejo estis votoplenumo de la tirolaj landasembleanoj por eviti kruelaĵojn en la Tridekjara milito. La fondaĵo, la konstruaĵoj kaj la salajrado de la pastro estas ĝis hodiaŭ prizorgata de la politikaj instancoj de Tirolo; la pastoro responsas pri oficialaj mesoj faritaj por la Tirola Landa Parlamento en ties Kapelo Sankta Georgo. Apartenas al la komunumo ankaŭ infanĝardeno. La prezidanto de la Tirola Landa Parlamento estas oficiala ŝirmantulo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Troviĝas sub la fortimpresa kupolo ses freskoj kun scenoj el la vivo de la Virgulino. Faris ilin en 1654 Kaspar Waldmann, pramajstro de la tirola baroka pentroarto. La bildon de la ĉefaltaro pentris Johann Paul Schor gemalt. La altarfolio ĉirkaŭas de Michael Waldmann pentritan kopiaĵon de la Mariahilf-bildo de Lucas Cranach la Maljuna, kiu estas en la Katedralo Sankta Jakobo. Tombo en la antaŭejo memorigas onin pri la grafo Josef von Sperges. Li famis kiel scienculo, kartografo kaj historiografo ankaŭ ekster la landlimoj. La funebra persono simboligas la landon Tirolo.

Artkabineto[redakti | redakti fonton]

Malfermitis en la jaro 2004-a artkabineto. La ekspozicio viziteblas en la domo Epp'sches Benefiziatenhaus okcidente de la paroĥa kirko. Tie ĉi estas deponitaj partoj de la historia paroĥa arkivo, dokumentoj kaj planoj pri la konstruo kaj pri la ekipaĵo de la preĝejo, altvaloraj liturgiaĵoj kaj artaĵoj kiel ankaŭ ornatoj belegaj. Krome oni informatas pri la kutimoj kaj moroj ekleziaj de la paroĥa komunumo nun kaj antaŭe, la graveco kiel pilgrimloko kaj pri fratioj kaj aliaj societoj.

Kulminaĵo artkabineta estas orginala fondoletero de la 1-a de februaro 1647 kaj du Medici-ornatoj el venecia silko kun orbrodaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]