Preĝejo Naskiĝo de Maria (Homokkomárom)
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Aerfoto pri preĝejo Naskiĝo de Maria en Homokkomárom
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Homokkomárom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Nagykanizsa |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas romkatolika historia monumento kaj signifa pilgrimloko en Hungario, en vilaĝo Homokkomárom.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la mezepoko paŭlanoj konstruis tie preĝejon kaj monaĥejon. Ili neniiĝis dum dominado de turkoj. Inter 1703 kaj 1744 pli nova preĝejo estis konstruita, sed oni profitis ankaŭ la restintajn ruinojn. En la fruaj 1720-aj jaroj franciskanoj kaj germanoj alvenis, kiuj helpis la konstruadon. En 1722 la konstruistoj trovis dum fosado pentritan vitran bildon pri Sankta Maria. Okazis resaniĝoj pro tuŝo de la bildo. En 1740 aĵo pri Sankta Felikso estis ricevita, samvalora, ol la bildo. La preĝejo iĝis pilgrimloko ankaŭ nun. La konstruaĵo renoviĝis en 1878, 1941 kaj 1980. La orgeno estis farita en 1941.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo staras sola, sed proksime situas la monaĥejo. La preĝejo mem havas 2 fasadojn. En la unua fasado meze estas enirejo, pli supre la turo altiĝas. Flanke po unu malplenaj niĉoj estas videblaj. Malantaŭ la turo la navo etendiĝas, kiu finiĝas en rekta absido. La alia fasado troviĝas kontraŭe kaj ĝi estas pli ornama, ĉar 4 niĉoj estas videblaj. En la niĉoj estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Francisko, Sankta Antonio el Padovo, Sankta Petro, Sankta Paŭlo. Interne galerio etendiĝas, malsupre kriptoj. La predikejo, altaroj estis faritaj en la 18-a jarcento. Sur la internaj muroj freskoj estas videblaj.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.