Preĝejo Reĝino Sankta Maria (Mosonmagyaróvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Reĝino Sankta Maria kaj Sankta Gotardo
Paroĥa kirko Reĝino Sankta Maria kaj Sankta Gotardo en Mosonmagyaróvár
Paroĥa kirko Reĝino Sankta Maria kaj Sankta Gotardo en Mosonmagyaróvár
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mosonmagyaróvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Reĝino Sankta Maria kaj Sankta Gotardo estas romkatolika historia monumento en mezo de Mosonmagyaróvár laŭ placo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud la nuna kirko en la mezepoko jam funkciis katolika romanika preĝejo fare de germanaj metiistoj. La turkoj detruis ĝin en 1529. La nun videbla kirko kun aparta turo konstruiĝis en 1668. Oni konstruis kapelojn inter la turon kaj navon en 1820, tial la konstruaĵo iĝis unueca.

La orgeno estis konstruita en 1768, ĝi trakonstruiĝis en 1938.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro, apud la kirko skulptaĵo pri Ladislao la 1-a (Hungario) estas videbla. La konstruaĵo havas turon en mezo de la fasado, malsupre estas la enirejo. La navo finiĝas en kvadrata absido. Sub la navo kriptoj etendiĝas. La ĉefaltaro estis farita en la 1770-aj jaroj. La altara bildo prezentas Sanktan Gotardon kune kun Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.