Preĝejo Sankta Ladislao (Angyalföld)
Paroĥa kirko Ladislao la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Kirko Sankta Ladislao en Angyalföld
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Angyalföld |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Dato de konsekro | 1929 |
Konsekrinto | Jusztinián Serédi |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Gyula Petrovácz |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1928–1929 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko de Sankta Ladislao la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Angyalföld, laŭ placo. Ĝi estis la unua paroĥa kirko de la distrikto.
Historio[redakti | redakti fonton]
Por fondi katolikan kirkon grupo formiĝis en 1910. Post 2 jaroj ili aĉetis domon, kie ili instalis provizoran kapelon. En 1916 konstanta pastro alvenis, la paroĥo estis fondita en 1919. La preĝejo konstruiĝis en la malfruaj 1920-aj jaroj. En 1939 la kapelo transformiĝis al kulturdomo. La orgeno estis farita en 1942. Dum la 2-a mondmilito la kirko parte detruiĝis, plena restaŭrado okazis en la 1970-aj jaroj. Inter 1974-1994 la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola, antaŭ la preĝejo kruco estas videbla. La preĝejo havas 3 navojn. La ĉefenirejo troviĝas en mezo de la fasado sub la alta turo. La absido estas duonronda. Interne la plej menciinda estas 3 altaroj, kiujn Pál Molnár C. kreis. La ĉefaltaraj bildoj prezentas vivon de Sankta Ladislao. La maldekstra flanka altaro estis dediĉita al Koro de Jesuo, la dekstra al Reĝino de Rozario.
Krom la kutimaj mesoj oni aranĝas monate po unu meson kun gitarludo. 2 korusoj funkcias en la kirko. Kermeso okazas en la 27-an de junio aŭ en la proksima dimanĉo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun malnova foto
- hompaĝo Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine