Preĝejo Sankta Ludoviko en Eger
(Alidirektita el Kirko Sankta Ludoviko en Eger)
Kirko Sankta Ludoviko | |
---|---|
Kirko Sankta Ludoviko en Eger
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Eger |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 240 sidlokoj |
Longo | 40 m |
Larĝo | 11 m |
Alto | 29 m (turo kun la kruco) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kirko Sankta Ludoviko estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, rande de la urbo Eger.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 1930-aj jaroj en tiu loko ne estis kirko, la urbocentraj preĝejoj malproksimis. Komence oni aranĝis mesojn en la lernejo. En 1937 oni konstruis la preĝejon. En la sekva jaro alvenis la orgeno.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La novbaroka preĝejo situas sola havanta po unu turon kaj navon. En la fasado videblas skulptaĵo pri Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio, postmorte sanktigita, la kirka patrono. Ankaŭ la ĉefaltaro prezentas Ludovikon la 9-an kun flago. Krome estas du altaroj pri Sankta Koro kaj Sankta Maria. Ĉirkaŭ la sanktejo estas koridoro havanta tri partojn. Unu el la partoj servas kiel sakristio.