Preĝejo Sankta Maŭrico (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preĝejo Sankta Maŭrico (germane: Moritzkirche) estis paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis en la Moritzstraße nr. 26/27, en la norda parto de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue ĝi endokumente menciitis en 1193. La posta kirko estis gotikstila, kies turo konstruitis en la 1505-a jaro. Post la enkonduko de Reformacio en Erfurto la komunumo protestantiĝis en 1525. En 1604 ĝi kunfandiĝis kun la komunumo de la Andreo-preĝejo kaj la konstruaĵo ne plu estis uzata.

Dum la Tridekjara milito la svedaj okupantoj malkonstruigis la kirkon por ricevi brikojn cele al plifortigon de la Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto: restis nur la turo. En la jaro 1814-a finfine ankaŭ tiu lasta restaĵo malkonstruitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007