Preĝejo Sankta Mikaelo (Mesteri)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Mikaelo
preĝejo Sankta Mikaelo en Mesteri
preĝejo Sankta Mikaelo en Mesteri
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mesteri
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el vulkanaj ŝtonoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mesteri.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum dominado de turkoj la preĝejo malofte estis uzita. En la 17-a jarcento oni kreis la ŝtonan predikejon. Dokumento mencias, ke en 1697 ĉirkaŭ la preĝejo tombejo funkcias, sed la turo de la preĝejo jam malaperis. Tiutempe la loka bienulo konstruis kripton. En nekonata tempo la luteranoj profitis la preĝejon, la katolikoj reakiris ĝin en 1719. En 1732 la papo permesis la kermeson. Post jaroj oni konstruis sakristion kaj la ceteraj preĝejo-partoj estis riparitaj. En 1812 jam sonorilstablo funkciis, sed en 1855 ĝi estis metita en la alia flanko de la preĝejo, samtempe la preĝejo parte trakonstruiĝis. Arkeologoj esploris la preĝejon en la 1980-aj jaroj, ili trovis sub la preĝejo tombojn el la ferepoko. En 1999 la konstruaĵo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La plena fasado konsistas nur el pura blanka muro kaj enirejo. La absido estas kvadrata, ankaŭ la navo, kiu estas pli granda. Interne malgranda galerio troviĝas. Skulptaĵo pri Sankta Mikaelo ornamis la ĉefaltaron, se doni metis ĝin en la kripton, nun sur la altaro estas videbla pentraĵo. Apud la altaro estas skulptaĵo pri Sankta Maria, ĉe la predikejo ikono pri Nigra Madono.

Sanktejo de la preĝejo

Kermeso okazas en la 29-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Skulptaĵo de Sankta Maria ĉe la sanktejo
Kopiaĵo de Nigra Madono