Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda vido kun Herder-preĝejo kaj statuo de Herder
La fama altarbildo "Krucumita Jesuo", sub la kruco staras i.a. Lutero kaj Cranach.

La preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (germane: St. Peter und Paul, Herderkirche) en Vajmaro, Germanio, ankaŭ estas konata kiel Herder-preĝejo nomita por Johann Gottfried Herder. Ĝi estas la plej grava preĝejo de la urbo, kaj estas nomita Stadtkirche (urbopreĝejo), malfavore al la nobla Schloßkirche (kortegokapelo) ĉe Weimarer Stadtschloss. Ĝi estas la eklezio de lutera paroĥo ekde 1525, post Reformacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kirko estis konstruita sur la sama loko de 1245 ĝis 1249, sed detruita per fajro en 1299. Nur la fundamentoj restas. La dua konstruaĵo estis malŝance difektita en la urbofajro de 1424. La nunaj konstruaĵodatoj reen al la halopreĝejo en malfrua gotika stilo, estas inter 1498 kaj 1500 (komisiite de la Germana Kavalira Ordeno: pri ĝi memorigas enskribo ĉe la ekstera parto de la altarejo). La ĥorejo funkciis kiel la tombo de membroj de nobelaro de la Dinastio Wettin en la Ernestaj Duklandoj. La preĝejo estas luterana ekde 1524; la urbo ekposedis la preĝejon en 1513. Ĉar en la kuro de la tempo la spaco ne plu sufiĉis la preĝejo en 1735/45 komplete alikonstruitis, ricevis galeriojn, ŝtuparojn, novajn fenestrojn kaj pordojn.

Mallonge antaŭ la fino de la Dua mondmilito, la ejo estis grave difektita per bombado la 9-an de februaro 1945. La gablotegmento kaj la lignaj ornamaĵoj estis plejparte ruinigitaj, la ceteraj ŝtonaj volbaĵoj en la orientaj partoj kolapsis. La tuta interno estis dezertigita. La preĝejo denove estis malfermita post rekonstruo la 14-an de junio 1953. Dium tiuj ĉi restaŭradlaboroj eblis kelkparte reiri al pli malnovaj stiloj (ekz. al gotikstila halo). Helpis la rekonstruon mone i.a. ankaŭ Thomas Mann. La riparo kaj restarigo de la interno daŭris eĉ ĝis 1977. La tuto estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko "Klasika Vajmaro", kune kun la apudaj Herder-domo kaj la Wilhelm-Ernst-gimnazio (ekde 1998).

Retablo de Cranach[redakti | redakti fonton]

La rimarkinda triptikobildo de la grandurbo estis komencita fare de Lucas Cranach la Maljuna en 1552/53, mallonge antaŭmorte, kaj kompletigitis en 1555 fare de lia filo Lucas Cranach la pli juna; novegaj esploroj konstatis tamen, ke la patro ne plu laboris kaj ke la verko tute estas de la filo. Ĝi estas konsiderita kiel gravega artaĵo de la 16-a jarcento en Saksio kaj Turingio. En 2014 ĝi finrestaŭritis. Troviĝas dekstre en la altarejo ankaŭ la t.n. "Lutera kesto" (germane: Lutherschrein), triptiko kun tri imagoj de Lutero. Ne forgesindas la originala tomboslabo de Lucas Cranach la Maljuna; ĉe lia tombo antaŭ la preĝejo Sankta Jakobo estas nur kopio.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgeno kun 53 registroj de hodiaŭ estis konstruita en 2000 fare de la orgenfaristo Wilhelm Sauer el Frankfurto ĉe Odro en la historia orgenfasado de 1812. Ĝi estas rekonstruo de la antaŭa organo, kiu estis konstruita en 1907 fare de Eberhard Friedrich Walcker (Ludwigsburg). Ĝi uzatas kiel koncertorgeno ekz. dum la festivalo "Thüringer Bachwochen".

Herder kaj la preĝejo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo ofte estas nomita "Herderkirche" pro la fama teologo kaj filozofo Johann Gottfried Herder, kiu laboris de 1776 ĝis sia morto en 1803 kiel ĝenerala superintendanto. Li estis ŝatata predikisto. Li estas entombigita ene ĉe la enirejo kaj lia moto ornamas la tomboslabon: "Licht-Liebe-Leben / Lumo-Amo-Vivo". En 1807, la dukino Anna Amalia, kiu honoris la filozofon, ankaŭ estis entombigita tie.

La placo antaŭ la eklezio estis nomita por li post la starigo de Herder-monumento en 1850. La monumenton faris la munkena skulptisto Ludwig Schaller kaj muldis Ferdinand Miller en Munkeno. Malantaŭ la preĝejo estas la t.n. Herder-domo kiu estis la ofica loĝejo de Herder. Goethe peris tiun ĉi loĝejon al Herder - ambaŭ konis sin el komunaj strasburgaj jaroj - kiam li alvenis en la 1.10.1776 en Vajmaro. La unuajn jarojn Goethe ankaŭ estis kutimgasto; multis la gastrondoj tie ĉi, frekventis la domon ekz. Charlotte von Stein, Charlotte von Kalb, Christoph Martin Wieland, Karl Ludwig von Knebel kaj Jean Paul. Tie ĉi skribitis multaj gravaj verkoj de Herder kiel Stimmen der Völker in Liedern, Ideen zur Philosophie der Geschichte der Menschheit, Cid. Sed samloke ankaŭ la vivo de Herder pli kaj pli tristiĝis. Li estis nekontenta pri la sukceso de siaj ekleziaj reformoj, pri la efiko de siaj skribaĵoj. Amare li malsaniĝis kaj soleciĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]