Preĝejo Vundoj de Sankta Francisko (Víziváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Vundoj de Sankta Francisko
Preĝejo Vundoj de Sankta Francisko
Preĝejo Vundoj de Sankta Francisko
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto (Vár (distrikto))
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Norda Buda
paroĥo en Preĝejo Sankta Anna (Víziváros)
Dato de konsekro 1757
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 24 m (nur navo)
Larĝo 17 m (nur navo)
Alto 20 m (nur navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Vundoj de Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Budapeŝto, en Vár (distrikto), en kvartalo Víziváros (kie ĝi estas la plej malnova kirko), en proksimeco de Danubo apud Placo Batthyány.

Historio[redakti | redakti fonton]

Franciskanoj konstruis provizoran preĝejon post dominado de turkoj en loko de moskeo. Pro la kreskiĝanta loĝantaro oni konstruis pli grandan kirkon inter 1731 kaj 1741, poste li malkonstruis la malnovan kirkon. Ili konstruis pli frue ekde 1701 ankaŭ monaĥejon. La orgeno ekfunkciis en 1743. Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) en 1785 forprenis la kirkon kun la monaĥejo de la franciskanoj kaj donacis ilin al ordeno pri Elizabeta. La monaĥinoj zorgis pri malsanuloj en la monaĥejo ekde la 19-a jarcento. Aparte menciindas entuziasmaj flegadoj-zorgoj en 1831 (pro ĥoleroj), en 1838 (pro inundo), dum Hungara revolucio de 1848, dum ambaŭ mondomilitoj. En 1950 la ordeno estis forigita, sed ĝi revenis en 1990. La kirko samtempe servas por germanlingvanoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ la trotuaro kune kun la abatejo. La fasado estas malsimetria, ĉar flanke altiĝas la turo. Super la ornama enirejo en niĉoj skulptaĵo pri Sankta Maria, Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Antonio el Padovo estas videblaj. La interna parto estas ornamriĉa ka pentrita. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Franciskon kun la vundoj. Apude skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo situas. Pliak altaroj estas dediĉitaj al Sankta Anna, Sankta Floriano, Sankta Maria, Sankta Kruco, Sankta Antonio el Padovo, sanktuloj de pestoj. Aparte menciindas la belega predikejo. Sub la kirko kriptoj troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.