Vespertoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĥiropteroj
Troveblo de fosilioj: = Malfrua Paleoceno - ĉi-epoke
"Chiroptera" de Kunstformen der Natur (Ernst Haeckel), 1904
"Chiroptera" de Kunstformen der Natur
(Ernst Haeckel), 1904
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ĥiropteroj Chiroptera
Blumenbach, 1779
Subordoj

Grandĥiropteroj Megachiroptera
Malgrandĥiropteroj Microchiroptera
Vidu tekston por familioj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiropteroj, aŭ vespertoj estas flugantaj mamuloj. En malvarmaj regionoj, ekzemple Eŭropo kaj Nordameriko, ili vivas precipe en kavernoj kaj forlasitaj domoj, dum en tropikaj regionoj, ekzemple Afriko, Sud-Ameriko, Azio, kaj Aŭstralio, ili kutime tranoktas sur arboj.

Multaj specioj de kiropteroj movas sin orientiĝante en la spaco per ultravoĉo, tipe dum la nokto, kaj dumtage ili dormas en kaverno. Ili flugas per la t.n. haŭtvelo (patagium).

La plejparto el la vespertoj manĝas fruktojn kaj insektojn. Escepto vivas en Sudameriko, kie estas specio kiu suĉas sangon de mamuloj, kaj, kompreneble ankaŭ tiun de homoj: kurioze, ili, male al folklora ideo, ili ne mordas kolon, sed preferinde grandan piedfingron. Tiu sudamerika vesperto ofte estas transportanto de malsanoj kaj povas mortigi per kontaĝado de rabio. En Brazilo mortis 29 homoj pro rabio kontaminigitaj per vespertoj en 2005.

En Aŭstralio vivas vesperto, kiun oni alnomas "fluganta vulpo" - la plej granda vesperto sur nia planedo, tiel ĝi povas atingi enverguron de 2 metroj. En Brazilo, la plej granda vesperto havas unu metran enverguron. La plejmalgranda vesperto vivas en Tajlando kaj pezas nur 2 gramojn.

La kapablo facile adaptiĝi al la medio, portis ilin al ĉiuj punktoj de la tero. En frostaj regionoj, por ŝpari al si energion, ili travintras 2/3 de jaro, tiel malaltigante la korpan temperaturon ĝis 12 °C (la normala temperaturo estas 36 °C).

En Eŭropo la kiropteroj estas forte protektitaj bestoj.

Vivejo

Flugo kapabligis vespertojn fariĝi iun de la plej larĝe distribuitaj grupoj de mambestoj. Krom la Arkto, la Antarkto kaj izolitaj oceanaj insuloj, vespertoj ekzistas ĉie tra la mondo. Vespertoj troviĝas en preskaŭ ĉiu vivejo disponebla sur Tero. Malsamaj specioj elektas malsamajn vivejojn dum malsamaj sezonoj — fluktuanta inter marbordoj, montoj kaj eĉ dezertoj — sed vespertaj vivejoj havas du bazajn postulojn: ripozejoj, kie ili pasigas la tagon aŭ diskodormas, kaj lokoj por furaĝi. Vespertaj ripozejoj (Angle: "Roosts") povas troviĝi en kavoj, fendoj, foliaro, kaj eĉ homfaritaj strukturoj; kaj inkluzivu "tendojn", kiujn vespertoj konstruas per mordado na folioj.

Kulturo kaj folkloro

Noktaj kutimoj de vespertoj, la vivo en kavernoj kaj la malinklino al la lumo, igis homojn rilatigi ilin al la malbono kaj oni ligas superstiĉojn al kiropteroj. Sed en la pratempaj kulturoj, la rolo de la vespertoj en nia mondo ne estis tiel malbona. Inter la Majaoj, ili estis adorataj per la nomo z'otz. En Ĉinio vespertoj simbolas feliĉon kaj ĝis nun en kelkaj regionoj de Skotlando, la monvaloroj de la domoj kaj kasteloj plialtiĝas, se estas vespertoj loĝantaj en ili. En Aŭstralio, kelkmiloj da turistoj vizitas la Nacian Parkon Lamington por vidi flugantajn vulpojn.

Taksonomio

ordo : ĤIROPTEROJ - Chiroptera

subordo : Grandĥiropteroj - Megachiroptera
familio : Pteropedoj - Pteropidae
genro : Cinoptero - Cynopterus
specio : Cinoptero kurtnaza - Cynopterus sphinx
genro : Ruseto - Rousettus
specio : Ruseto egiptia - Rousettus aegyptiacus
genro : PTEROPO (PTEROPODO) - Pteropus
specio : Pteropo FLUGHUNDO - Pteropus vampyrus
specio : Pteropo malhela - Pteropus hypomelanus
specio : Pteropo giganta - Pteropus giganteus
genro : Epomoforo - Epomophorus
specio : Epomoforo epoleta - Epomophorus gambianus
genro : Hipsignato - Hypsignathus
specio : Hipsignato monstra - Hypsignathus monstrosus
genro : Ejdolo - Eidolon
specio : Ejdolo falva - Eidolon helvum
genro : Makrogloso - Macroglossus
specio : Makrogloso malgranda - Macroglossus minimus
subordo : Malgrandĥiropteroj - Microchiroptera
superfamilio : Embalonurojdoj - Emballonuroidea
familio : Klapnazuledoj - Rhinopomatidae
genro : Klapnazulo - Rhinopoma
specio : Klapnazulo azia - Rhinopoma microphyllum
specio : Klapnazulo egiptia - Rhinopoma hardwickei
familo : Embalonuredoj - Emballonuridae
genro : Embalonuro - Emballonura
specio : Embalonuro montara - Eballonura monticola
genro : Koleŭro - Coleura
specio : Koleŭro hunda - Coleura afra
genro : Tafozo - Taphozous
specio : Tafozo kalvoventra - Taphozous nudiventris
familo : Noktiliedoj - Noctilionidae
genro : Noktilio - Noctilio
specio : Noktilio fiŝkapta - Noctilio leporinus
superfamilio : Negadermojdoj - Megadermatoidea
familio : Nikteredoj - Nycteridae
genro : Niktero - Nycteris
specio : niktero fendonaza - Nycteris thebaica
familio : Gigantoreluledoj - Megadermatidae
genro : Gigantorelulo - Megaderma
specio : Gigantorelulo lironaza - Megaderma lyra
superfamilio : Rinolofojdoj - Rhinolophoidea
familo : Rinolofedoj - Rhinolophidae
genro : Rinolofo - Rhinolophus
specio : Rinolofo granda - Rhinolophus ferrumequinum
specio : Rinolofo dezerta - Rhinolophus clivosus
specio : Rinolofo malgranda - Rhinolophus hipposideros
specio : Rinolofo suda - Rhinolophus euryale
specio : Rinolofo mehela - Rhinolophus mehelyi
specio : Rinolofo blasia - Rhinolophus blasii
familio : Kombilnazuledoj - Hipposideridae
genro : Kombilnazulo - Hipposideros
specio : Kombilnazulo afrika - Hipposideros caffer
genro : Aselio - Asellia
specio : Aselio tridenta - Asellia tridens
superfamilio : Filostomojdoj - Phyllostomatoidea
familo : Filostomedoj - Phyllostomatidae
genro : Ĥiloniktero - Chilonicteris
specio : Ĥiloniktero grandlipa - Chilonicteris fuliginosa
genro : Pteronoto - Pteronotus
specio : Pteronoto kalva - Pteronotus davyi
genro : Mormopso - Mormoops
specio : Mormopso folionaza - Mormoops megalophyla
genro : Makroto - Macrotus
specio : Makroto grandorela - Macrotus waterhousii
genro : Lonĥorino - Lonchorhina
specio : Lonĥorino malgranda - Lonchorhina aurita
genro : FILOSTOMO - Phyllostomus
specio : Filostomo suĉa - Phyllostomus hastatus
genro : VAMPIRO - Vampyrum
specio : Vampiro grandnaza - Vampyrum spectrum
genro : Glosofago - Glossophaga
specio : Glosofago longlanga - Glossophaga soricina
genro : Monofilo - Monophyllus
specio : Monofilo kubana - Monophyllus cubanus
genro : Karolio - Carollia
specio : Karolio kurtvosta - Carollia perspicillata
genro : Ektofilo - Ectophylla
specio : Ektofilo blanka - Ectophylla alba
genro : Artibeo - Artibeus
specio : Artibeo fruktovora - Artibeus jamaicensis
genro : Centurio - Centurio
specio : Centurio sulkita - Centurio senex
subfamilio : Desmodontenoj - Desmodontinae
genro : Desmodo - Desmodus
specio : Ruĝa desmodoKomuna vampiro - Desmodus rotundus
genro : Difilo - Diphylla
specio : Birda difiloBirda vampiro - Diphylla
superfamilio : Vespertojdoj - Vespertilionoidea
familo : Nataledoj - Natalidae
genro : Natalo - Natalus
specio : Natalo svelta - Natalus stramineus
familio : Furipteredoj - Furipteridae
genro : Furiptero - Furipterus
specio : Furiptero fuma - Furipterus horreus
familio : Tiropteredoj - Thyropteridae
genro : Tiroptero - Thyroptera
specio : Tiroptero trikolora - Thyroptera tricolor
familio : Mizopodedoj - Myzopodidae
genro : Mizopodo - Myzopoda
specio : Mizopodo grandorela - Myzopoda aurita
familio : Vespertedoj (VESPERTILIONEDOJ) - Vespertilionidae
subfamilio : Vespertenoj - Vespertilioninae
genro : Mioto - Myotis
specio : Mioto barba - Myotis mystacinus
specio : Mioto malgranda - Myotis brandti
specio : Mioto bruneta - Myotis lucifugus
specio : Mioto brovoza - Myotis emarginatus
specio : Mioto krispa - Myotis nettereri
specio : Mioto grandorela - Myotis bechsteinii [1]
specio : Mioto granda - Myotis myotis
specio : Mioto musorela - Myotis sicarius [2]
specio : Mioto orienta - Myotis blythi
subspecio : Mioto orienta kaŝmira - Myotis blythi blythi
subspecio : Mioto orienta akrorela - Myotis blythi oxygnathus
specio : Mioto akva - Myotis daubentonii
specio : Mioto longkrura - Myotis capaccinii
specio : Mioto borda - Myotis dasycneme
genro : Pizonigo - Pizonyx
specio : Pizonigo fiŝkapta - Pizonyx vivesi
genro : Lasioniktero - Lasionycteris
specio : Lasioniktero arĝenteta - Lasionycteris noctivagans
genro : PIPISTRELO - Pipistrellus
specio : Pipistrelo fajfa - Pipistrellus pipistrellus
specio : Pipistrelo parka - Pipistrellus nathusii
specio : Pipistrelo suda - Pipistrellus kuhli
specio : Pipistrelo savia - Pipistrellus savii
specio : Pipistrelo flaveta - Pipistrellus subflavus
genro : Io - Ia
specio : Io ia - Ia io
genro : Niktalo - Nyctalus
specio : Niktalo arba - Nyctalus leisleri
specio : Niktalo NOKTOLO - Nyctalus noctula
specio : Niktalo giganta - Nyctalus lasiopterus
genro : Eptesiko - Eptesicus
specio : Eptesiko norda - Eptesicus nilssoni
specio : Eptesiko vespera - Eptesicus serotinus
specio : Eptesiko bruna - Eptesicus fuscus
genro : VESPERTO (VESPERTILIONO) - Vespertilio
specio : Vesperto dukolora - Vespertilio murinus
genro : Nikticejo - Nycticeius
specio : Nikticejo kurtorela - Nycticeius humeralis
genro : Lasiuro - Lasiurus
specio : Lasiuro ruĝbruna - Lasiurus borealis
specio : Lasiuro griza - Lasiurus cinereus
genro : BARBASTELO - Barbastella
specio : Barbastelo nigra - Barbastella barbastellus
genro : PLEKOTO - Plecotus
specio : Plekoto grandorela - Plecotus auritus
specio : Plekoto longorela - Plecotus austriacus
subfamilio : Miniopterenoj - Miniopterinae
genro : Minioptero - Miniopterus
specio : Minioptero migra - Miniopterus schreibersi
subfamilio : Murinenoj - Murininae
genro : Murino - Murina
specio : Murino malgranda - Murina aurata
specio : Murino helventra - Murina leucogaster
subfamilio : Kerivulenoj - Kerivoulinae
genro : Kerivulo - Kerivoula
specio : Kerivulo kolora - Kerivoula picta
familio : Mistacinedoj - Mystacinidae
genro : Mistacino - Mystacina
specio : Mistacino tuberoza - Mystacina tuberculata
superfamilio : Molosojdoj - Molossoidea
familio : Molosedoj - Molossidae
genro : Ĥeiromelo - Cheiromeles
specio : Ĥeiromelo kalva - Cheiromeles torquatus
genro : Tadarido - Tadarida
specio : Tadarido eŭropa - Tadarida teniotis
specio : Tadarido suda - Tadarida aegyptiaca
specio : Tadarido guana - Tadarida brasiliensis
genro : Moloso - Molossus
specio : Moloso rufa - Molossus rufus
genro : Mormoptero - Mormopterus
specio : Mormopterus doriae [3]

necerta enlistigo : † pravespertedoj - Icaronycteridae

genro : † Pravesperto - Icaronycteris
specio : † Pravesperto indika - Icaronycteris index

Notoj