Kirstie Alley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirstie Alley
Kirstie Alley en 1994
Kirstie Alley en 1994
Persona informo
Kirstie Alley
Naskonomo Kirstie Louise Alley
Naskiĝo 12-an de januaro 1951 (1951-01-12)
en Usono Wichita, Kansaso, Usono
Morto 5-an de decembro 2022 (2022-12-05) (71-jaraĝa)
en Tampa
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Religio Eklezio de Scientologio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Islesboro Island • Klarakvo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Wichita Southeast High School • Kansasa Ŝtata Universitato vd
Familio
Patro Robert Deal Alley vd
Patrino Lillian Alley vd
Edz(in)o Parker Stevenson (1983-1997) (divorcitaj)
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • televida produktoro vd
Laborkampo aktorado • television production vd
Aktiva dum 1982–2022 vd
Verkado
Verkoj Cheers ❦
Look Who's Talking ❦
Look Who's Talking Too ❦
Look Who's Talking Now ❦
Veronica's Closet vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kirstie ALLEY (naskiĝis la 12-an de januaro 1951 en Wichita, Kansaso; mortis la 5-an de decembro 2022) estis usona aktorino. Ŝi estas konata kiel scientiologino kaj ŝi estis edziniĝinta de 1983 ĝis 1997 al la aktoro Parker Stevenson. Ambaŭ adoptis du infanojn.

Ŝia unua rolo estis la vulkananino Lt. Saavik en Star Trek II: La kolero de Khan. Por ke ŝi ne estu por ĉiam en la rolo de vulkananino, ŝi rifuzis la saman rolon en Star Trek III: Serĉo de Spock.

Post kiam ŝi ludis en la TV-serio Masquerade, ŝi aperis en la sukcesa TV-adaptaĵo Torĉoj en ŝturmo. Poste ŝi ludis kiel Rebecca Howe en situacia komedio Cheers kaj kun John Travolta en la sukcesa kineja filmo Rig' kiu parolas tie ĉi! kaj en ties du daŭrigoj kun sama rolantaro.

En la 1990-aj jaroj, ŝi ludis en negravaj kinejaj komedioj kaj en usonaj televidoj. Ekde 2005 ludas Alley en la dokumenta sapo Fat Actress (Dika aktorino) sin mem, ĉar ŝi pro la amĉagreno alproprigis multajn kilogramojn.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Star Trek II: La kolero de Khan (1982)
  • One More Chance (1983)
  • Blind Date (1984)
  • Champions (1984)
  • Runaway (1984)
  • Summer School (1987)
  • She's Having a Baby (1988) (Cameo)
  • Shoot to Kill (1988)
  • Loverboy (1989)
  • Rig, kiu parolas tie ĉi (1989)
  • Madhouse (1990)
  • Sibling Rivalry (1990)
  • Rig, kiu parolas tie ĉi – dua parto (1990)
  • Rig, kiu parolas nun tie ĉi! (1993)
  • Village of the Damned (1995)
  • It Takes Two (1995)
  • Sticks and Stones (1996)
  • Nevada (1997)
  • Deconstructing Harry (1997)
  • For Richer or Poorer (1997)
  • The Mao Game (1999)
  • Drop Dead Gorgeous (1999)
  • Back by Midnight (2002)

TV[redakti | redakti fonton]