Kisbárapáti
Kisbárapáti [kiŝbArapAti] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Tab. En la loknomo kis signifas: malgranda.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 29 km²
- Loĝantaro: 530
- Poŝtkodo: 7282
- Telefonprefikso: 84
Situo [redakti]
Kisbárapáti situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kaposvár-Siófok. Tab troviĝas 24, Balatonboglár 30 km-ojn.
Historio [redakti]
Post la hungara ŝtatiĝo diversaj komunumoj fondiĝis tie. En 1055 unuafoje menciiĝis "Gyiszmó" [djismO], kiu baldaŭ iĝis Apáti. En 1211 ankaŭ "Füzegy" [fuzedj] aperis. Ili poste unuiĝis kaj naskiĝis "Füzesapáti". Post la turka erao en 1724 oni pligrandigis nombron de la loĝantoj. Post la 1-a mondmilito oni disdonis parcelojn, sed la plej granda bienesto restis episkopejo de Veszprém. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, biblioteko, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Teresia de 1769
- monumento pri falintoj de la mondomilitoj
Komunumoj pri apát (= abato) en Hungara reĝlando [redakti]
Fontoj [redakti]
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu