Kisbucsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kisbucsa [kiŝbuĉa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg. Kis signifas: malgranda kaj faras diferencon de Bucsa.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kisbucsa situas en valo de rojo, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo, ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Zalaegerszeg kaj fervojo Szombathely-Nagykanizsa preteriras. Zalaegerszeg troviĝas 10, Pacsa 15, Zalaszentgrót 22, Hévíz 23, Keszthely 28 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, poste keltoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1268 laŭ tiama hungara ortografio "Bwucha". Post la mezepoko pro la kontraŭturkaj militoj la vilaĝo senhomiĝis. Nuntempe oni minadas torfon. Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo, kuracejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]