Kisdorog
El Vikipedio
Kisdorog (kiŝdorog) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 20 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3885/18.4985
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 7159
- Telefonprefikso: 74
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj alvenis. La unua mencio devenis el 1334. Post la turka erao germanoj fondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj. Kisdorog famas pri bredado de bovoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco kune kun paroĥo el la 18-a jarcento
- kastelo de Dőry (dOri) de 1790
- kripto de familio Dőry
