Kisfalud
El Vikipedio
Kisfalud estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár. La loknomo signifas hungare: vilaĝeto.
Bazaj informoj[redakti]
- Poŝtkodo: 9341
- Telefonkodo: 96
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 850
Situo[redakti]
Kisfalud situas sur ebenaĵo for de la fervojo, ĉefvojo kaj rivero, riverobranĉo de Rába tuŝas la vilaĝon. Flankovoje Kapuvár estas proksime.
Historio[redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1237 en formo "Káznér". La turkoj senhomiĝis la komunumon post la mezepoko. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Estis trovita karbona dioksido el esplora puto. La gaso liveriĝas al Répcelak.
Vidindaĵoj[redakti]
Vidindaĵoj estas luterana sonoriloturo kaj katolika preĝejo.
