Kisharsány
El Vikipedio
Kisharsány [kiŝharŝAnj] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós. Kis signifas: malgranda.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8611/18.3671
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 7800
- Telefonprefikso: 72
Situo[redakti]
Kisharsány situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Siklós troviĝas 6, Villány 9. Kozármisleny 24 km-ojn.
Historio[redakti]
Vilaĝo Harsány menciiĝis unuafoje en 1235. Post la tatara invado sur la proksima monto fortikaĵo konstruiĝis. En 1334 departementa kunsido okazis tie. Inter 1918-1921 la serboj okupis Kisharsány-on. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, vendejo, bakejo.