Kishenji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mallojula Koteswara RAO (en hinda: मल्लोजुला कोटेश्वर राव) (1954[1] - 24-a de novembro, 2011[2]), pli fama per sia pseŭdonomo Kishenji (en telugua: కిషన్ జీ), estis proparolanto, gerilano kaj membro de la Komunisma Partio de Barato (Maoisma) aŭ KPB-Maoisma.[3]

Kishenji naskiĝis en urbeto Peddapally, distrikto Karimnagar en Andhra Pradesh al gepatroj Venkataiah RAO kaj Madhurama RAO. Kiam li estis 15-jaraĝa, li partoprenis movadon pro la kreo de aparta federacia ŝtato Telangana en Barato. Dum la sekvaj jaroj, li subtenis naksalitan movadon. Dum liaj lastaj jaroj, li estis kaj gerilano kaj proparolanto por la partio.[1]

Inform-fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Abhay (2011-11-28). Condemn the brutal murder of Comrade Mallojula Koteswara Rao. Alirita 2011-12-02.
  2. Kishenji encounter fake, says BJP (2011-12-01). Alirita 2011-12-02.
  3. Marcus DAM (2011-11-29). Kishenji's death could affect peace process: interlocutors. Alirita 2011-12-02.