Kisköre
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 2 Okt. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Kisköre (kiŝkore) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Heves (urbo). Kis signifas: malgranda.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 68 km²
- Loĝantaro: 3000
- Poŝtkodo: 3384
- Telefonprefikso: 36
Situo [redakti]
Kisköre situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de rivero Tiso, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kál-Kisújszállás, kie konstruiĝis akvorezervujo nomata Tiso-lago en 1973. Ĉe la komunumo estas pontoj fervojaj kaj vojaj tra Tiso.
Historio [redakti]
La tipa fiŝista kaj agrara vilaĝo abrupte iĝis urbo post ekfunkcio de la akvorezervujo. La urbo estas rivalo de ĉebalatonaj urboj. Fondiĝis feriejaj domoj. Oni banadas, fiŝkaptadas kaj boatadas.
Vidindaĵo [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
- Remparo de Ĉorso tie daŭriĝas post Tiso

