Kismaros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kismaros (kiŝmaroŝ), germane Kleinmarosh estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Vác. Maros devenas el la latina Mures, signifanta komunumo laŭ akvobordo. Kis signifas malgranda kaj diferencas de Nagymaros, kiu signifas granda-maros.

La arbara fervojeto en Kismaros

La vilaĝo situas inter monto Börzsöny (borĵonj) kaj maldekstra flanko de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob. Pramo funkcias al Kisoroszi. Ĝi kontaktiĝas kun Verőce (Pest).

En la 18-a j.c. germanoj fondis la vilaĝon. La unua mencio devenas el 1781. En 1945 la sovetoj forportis germandevenulojn al trudlaboro en Sovetunion. Inter 1976-1990 la komunumo kuniĝis al Verőce havanta la nomon Verőcemaros. La loĝantaro okupiĝis komence pri forstrumado, nuntempe frekventas labori al Vác.

La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo. Vidindaĵo estas arbara fervojeto, kiu komence liveris arbojn, nuntempe turistojn.