Kisoroszi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kisoroszi [kiŝorosi] estas [vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre. La nomo signifas malgrandrusa.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Kisoroszi situas sur ebenaĵo, sur Szentendre-insulo fine de sakovojo. Ĝi troviĝas plej norde en la insulo kaj havas havenon. Kontraŭe estas Dunabogdány, al kies kvartalo Szentgyörgypuszta estas pramŝipa ligo.

Historio [redakti]

Dum la romia erao sentineloturo staris. La vilaĝo longe havis privilegiojn.

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Reĝino de Rozario el 1719 kaj novbaroka kalvinana preĝejo el 1803, kies turo estas 21 m-ojn alta.

La vilaĝo estas ŝatata feriejo kaj ekskursejo. Apud la vilaĝo estas golfejo kun 18 truoj. Oriente de la vilaĝo estas lageto Bánya-tó, ĉ. 300 m granda.