Kistapolca
Kistapolca [kiŝtapolca] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós. Signifo de la loknomo estas: kis hungare malgranda faranta diferencon de Tapolca, tapolca slave: varma fonto.
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7823
- Telefonprefikso: 72
Situo[redakti]
Kistapolca situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Beremend troviĝas 8, Siklós 9, Villány 10, Harkány 14, Bóly 24, Kozármisleny 29 km-ojn.
Historio[redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1294 en formo "Topolcha". Post la mezepoko La komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn. En 1730 germanoj refondis la komunumon. Ĝis la 19-a jarcento estis tie varma fonto, poste ĝi havas nur normalan temperaturon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Vilaĝservo estas kuracejo (semajne po 2).
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1783
- fiŝkaptista lago
Famuloj[redakti]
- en Kistapolca naskiĝis verkisto Lajos Barta