Kistler K-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
imagita bildo de la K-1-raketo
flugfazoj de K-1
strukturo de K-1

Kistler K-1 estas planita tute reuzebla port-raketo, evuligita ekde al 1990-aj jaroj en la privata sektoro. La produktanto estas la Kistler Aerospace Corporation. Oni planas la ŝarĝkapaciton je 4.600 kg al 200-km alta orbito.

Oni uzas pelilon por la raketo, la modifitaj peliloj de la usona firmao Aerojet. Tiu nova pelilo baziĝas je la soveta NK-33 kaj NK-43 (konstruitaj por la lunraketo N1) kaj nun nomiĝas AJ26-58 kaj -59 por la unua ŝtupo kaj AJ26-60 por la dua ŝtupo.

La unua ŝtupo (ankaŭ LAP = Launch Assist Platform) de la raketo revenas per paraŝuto kaj surteriĝas per aersako. La dua ŝtupo (ankaŭ OV = Orbiting Vehicle) revenas la teratmosferon kaj surteriĝas same kiel la unua ŝtupo.

Pro la financaj malfacilaĵoj, la estonto de la planoj estas nebula, necerta.

(Planitaj) Teknikaj datenoj

Ŝtupo Pelilo Pelaĵo Diametro Longo
1a ŝtupo (LAP) 2 AJ26-58, 1 AJ26-59 keroseno / fluida oksigeno 6,70 m 18,40 m
2a ŝtupo (OV) 1 AJ26-60
2 help-peliloj
keroseno / fluida oksigeno
etanolo / fluida oksigeno
4,27 m 23,60 m

Eksteraj ligiloj