Kiszombor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kiszombor (kiŝzombor) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó.

Preĝejoj de Kiszombor

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Mureş (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Makó. La lasta troviĝas 5 km-ojn for. La vilaĝo havas limotrapasejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, ferepoko, vivis tie iam famaj popoloj hunoj, gepidoj, avaroj. La unua mencio devenis el 1247 en formo Zumbur. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) donacis rangon kampurbo al la komunumo. Antaŭ la longa turka erao restis nenio, nur rondpreĝejo. En 1647 hungaroj refondis la vilaĝon, sed la turkoj restis ĝis 1718 en la ĉirkaŭaĵo. En 1747 aldoniĝis baroka parto al la malgranda rondpreĝejo. Bierofaristo Matiaso Jozefo Oexel aĉetis la kampojn. Li konstruis paroĥon en 1787, en 1790 lernejon. Okazis ĥoleroj en 1831, 1836, 1873, incendio en 1874, incendio kaj inundo en 1877. En 1849 serbaj taĉmentoj faris incendion. Por fari diferencon de Sombor ekde 1857 la vilaĝo nomiĝas Kiszombor kaj ekhavis la rangon grandvilaĝo en 1895. Ligna ponto konstruiĝis en 1878, la fervojo atingis la komunumon en 1882. En 1918 la francoj kaj serboj okupis la regionon. Kolĥozoj nomataj "Nova Vivo" kaj Lenino formiĝis dum la socialismo.

Infanĝardeno, lernejo kaj gimnazio funkcias en la grandvilaĝo.

Kastelo de Kiszombor

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kiszombor mortis ministro Béla Tallián.