Kitab al-Miraĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kitab al-Miraj)

La Kitab al-Miraĝ (araba: كتاب المعراج "Libro de la Ĉieliro") estas islama libro rilate al la supreniro de Mohamedo al Ĉielo (konata kiel Miraĝ), sekvante miraklan unu-noktan vojaĝon de Mekko ĝis Jerusalemo. La libro estas dividita en 7 ĉapitrojn, kaj estis skribita en la araba utiligante la nasĥan kaligrafion.

Oni kredas ke Kitab al-Miraĝ estis skribita de Abu'l-Qasim (n. 376 - m. 465 post la Heĝiro). En la dua duono de la 13-a jarcento, la libro estis tradukita en la latinan (kiel Liber Scale Machometi) kaj hispanan, kaj baldaŭ poste (en 1264) en malnovfrancan lingvon. Ĝiaj islamaj bildigoj pri la Infero estas, laŭ kelkaj akademiuloj, grava influo sur la verko de Danto, la La Dia Komedio.