Kitaj-urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kitaj-Gorod (apartigilo)
Kitaj-urbo
neighborhood or historical district of Moscow • historia kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 55° 45′ N, 37° 37′ O (mapo)55.7558333337.62388889Koordinatoj: 55° 45′ N, 37° 37′ O (mapo) [+]
Kitaj-urbo (Moskvo)
Kitaj-urbo (Moskvo)
DEC
Kitaj-urbo
Kitaj-urbo
Situo de Kitaj-urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kitai-gorod [+]
vdr


Malnovaj partoj de Moskvo:Kremlo (centra), Kitaj-urbo (flava), Blanka urbo (blanka) kaj Tera urbo (bruna)

Kitaj-urbo (ruse Кита́й-го́род, [Kitaj-gorod]) estas historia loĝata urboparto en centro de Moskvo najbara al Moskva Kremlo. En 1538 ĝi estis ĉirkaŭigita per defendanta muro; post detruo de la muro en 20-a jarcento restis nur eta parto.

Teritorio de Kitaj-urbo administre apartenas al distrikto Tverskoj kaj ekiĝas de Ruĝa placo. Ĝi limas norde kun strato Oĥotnij Rjad kaj Teatra placo kaj Teatra traveturejo, oriente kun Lubjanka placo kaj Malnova placo; sude ĝi estas limigata de rivero Moskva.

Nun Kitaj-urbo estas administra, kurtura, turisma kvartalo kaj unu el ĉefaj vidindaĵoj de Moskvo. De Kitaj-urbo estis nomitaj kelkaj vojoj kaj metrostacio.

Deveno de nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝuste deveno de la nomo estas nekonata. Jaŭ ĉefa versio nomo "Kitaj-urbo" devenas de malnova rusa vorto "kita" signifanta lignobastonaron uzitan for konstriado de fortikaĵoj. Estas simila versio pri deveno el du vortoj: "kij" (bastono) kaj "taj" (alta punkto). Laŭ "vortaro de rusa lingvo de 11 — 17 jarcentoj" "kita" estas io faskigita[1].

Ekzistas ankaŭ opinioj pri deveno de itala vorto citta/cittadelle (fortikaĵo) aŭ angla city (urbocentro) aŭ tjurka kataj (urbo, fortikaĵo).

Rusia verkisto Vladimir Gilarovskij en sia libro "Moskvo kaj moskvanoj" kaj kelkaj historiistoj opinias pri deveno de la nomo de Kitaj-urbo en Pronsk.

Estas interese ke en rusa lingvo vorto "Kitaj" prononciĝas kaj skribiĝas same kiel nomo de lando Ĉinio, tiam "Kitaj-Gorod" similas al "ĉinia kvartalo"; tamen en mezepoka Moskvo ĉinianoj ne loĝis. Ekzistas ankaŭ kroma versio (laŭ historiistoj ne tre kredinda) ke rusa nomo "kitaj-gorod" ("kitaj" (Ĉinio) + "gorod" (fortikaĵo) montras ke muro de Kitaj-urbo kaj kelkaj aliaj tiamaj rusiaj urboj estis teknike konstruitaj laŭ ecoj de Granda Ĉina Muro)[1].

Ekzistas kroma versio (laŭ historiistoj ne tre kredinda)

Historio[redakti | redakti fonton]

Same kiel Kremlo Kitaj-urbo estas plej malnova parto de Moskvo. Ĝia parto antaŭe situas en Kremlo; post plivastigo de Kremlo dum regado de Ivano la Unua Kalita kaj Dmitrij Donskoj parto de loĝata areo estis forpelita de tie orienten kaj okupis preskaŭ tutan teritorion de nuna Kitaj-urbo. Ruĝa placo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis loko de aktiva vendado-aĉetado de diversaj varoj.

"Strato en Kitaj-urbo. 17-a jarcento" pentrita de Vasnecov Nova placo en 18-a jarcento
Kitaj-urbo en 1840-aj jaroj Estinta kirko

En 16-a jarcento pro transloĝiĝado de nobelaro el Kremlo Kitaj-urbo fariĝis loko de nobeloj: komercistoj transloĝiĝadis al Transmoskvariverejo, metiistoj loĝis en ofte inundata Postvicejo (Zarjadje). Caro Ivano la Terura forpelis el Kitaj-urbo nobelaron kaj postulis al komercistoj tien transloĝiĝi; tamen poste la loko estis denove okupita de nobeloj kaj politika estraro. Krome Kitaj-urbo estis centro de moskva libropresado (tie estis ĉefa libropresejo. En 1687 tie estis fondita unua en Moskvo altlernejo (Slava-greka-latina akademio).

Kitaj-urbo restis centro de komerco en Moskvo; en 19-a jarcento tie loĝis agantoj de ega komerco kaj situis komercaj organizaĵoj: borso, banko kaj aliaj.

Komuna vido de Kitaj-urbo en 1887

Dum epoko de Sovetunio en Kitaj-urbo estis ĉefaj ejoj de ŝtata registaro.

En 1960-aj jaroj proksime al bordo de Moskva-rivero estis konstruita hotelo "Rossija". Tiam ĝi estis plej ega en mondo kaj ĉefa en Sovetunio. En 1977 tie okazis ega incendio. En 2000-aj jaroj oni malkonstruis la hotelon.

Muro de Kitaj-urbo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muro de Kitaj-urbo.
Parto de muro en 1934
Kitaj-urbo pentrita de Vorobjov

En 1394 atendante invadon de Timur oni ekis rapide defendan akvofosaĵon. Dum pli ol jarcento ĝi estis sola defendilo de orienta urboparto. Dum regado de Jelena Glinskaja estis decidite konstrui ŝtonajn fortikaĵojn. Printempe de 1534 estis fosita nova akvofosaĵo defendanta jam plian areon; ĝian konstruadon partoprenis ĉiuj moskvanoj krom plej nobelaj.

16-an de majo 1535 ekiĝis konstruado de ŝtona muro. Nova fortikaĵo estis pli kongrua al la epoko ol muro de Kremlo: ĝi estis malpli alta sed pli dika (por ebleco starigi sur ĝin kanonojn). En 1538 nova muro estis finita; ĝi havis 4 elirejojn (poste ilia kvanto pliiĝis).

Dum plua ekspansio de Rusia ŝtato kaj evoluo de armilaro la muro perdis sian defendadan valorecon. Dum 18 — 19 jarcentoj kelkaj ĝiaj partoj estis trarompitaj kaj aperis novaj elirejoj. Muro de Kitaj-Gorod estis neniigita en 1934 laŭ nova plano pri alikonstruado de Moskvo

Ĝis nun restis nur eta parto apud placo de Revolucio kaj fundamento videbla en subtera transirejo de metrostacio "Kitaj-Gorod". En 1990-aj jaroj kelkaj partoj de la muro estis rekonstruitaj; tamen ili ne estas similaj al estintaj.

Transporto, stratoj kaj placoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj stratoj en KItaj-urbo estas:

Pleparte la urboparto konsistas el etaj stratetoj kaj traveturejoj; kelkaj el ili estis neniigitaj dum konstruado de hotelo "Rossija" kaj antaŭe.

En Kitaj-urbo situas metrostacio "Ploŝĉadj Revolucii" (linio 030), elirejoj de metrostacioj "Lubjanka" (linio 010) kaj "Kitaj-Gorod" (linioj 060, 070).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Китай" придумали русские Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine, Mir Novostej (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]