Kitakjuŝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kitakjuŝu
Fotomontaĵo
granda urbo kun esceptoj • urbego • urbo de Japanio • havenurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 935 084  (2020) [+]
Loĝdenso 1 917 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 53′ N, 130° 53′ O (mapo)33.883416666667130.87519444444Koordinatoj: 33° 53′ N, 130° 53′ O (mapo) [+]
Areo 487,71 km² (48 771 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kitakjuŝu (gubernio Fukuoka)
Kitakjuŝu (gubernio Fukuoka)
DEC
Kitakjuŝu
Kitakjuŝu
Situo de Kitakjuŝu
Kitakjuŝu (Japanio)
Kitakjuŝu (Japanio)
DEC
Kitakjuŝu
Kitakjuŝu
Situo de Kitakjuŝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kitakyushu, Fukuoka [+]
vdr

Kitakjuŝu (esperantigate Kitajuŝuo) (japane: 北九州市 [kita-kjū-ŝū -ŝi], Hepburn: Kitakyūshŭ-shi, Kunrej: Kitakyûsyû-si) estas Granda Urbo kun Esceptoj en la regiono Kjuŝuo de Japanio. La urbo situas en la gubernio Fukuoka. Ĝi estas plej granda urbo de insulo Kjuŝu. Ĝia loĝantaro estis 983 000 (en 2010).

La urbo estiĝis en 1963 per kunigo de kvin komunumoj, nome Kokura, Jahata, Moĝi, Vakamacu kaj Tobata. La urbopartoj rezervis sian iaman karakterizaĵon. Kokura estis pli frue militsita apogpunkto, hodiaŭ gravas la ŝtal- kaj la maŝinproduktado, sed ankaŭ la komercado. En Jahata funkcias fermetalurgiaj kaj kemiaj fabrikoj, cementaj kaj vitraj uzinoj. En Moĝi dominas la havena funkcio, oni prilaboras tie la alvenantan nafton. Vakamacu estas grava haveno kun ŝipkonstruado, kolormetalurgia kaj kemia industrio.

Gravaj vidindaĵoj de la urbo estas la sanktejo de la Mekari-ĝinĝo, la fortikaĵa palaco Kokura-ĝo, kaj la pendpontoj Vakato Óhasi kaj Kanmon.

La flughaveno Nova Flughaveno de Kitakjuŝu malfermiĝis en 2006.

Kokura estis la unua celo de la usona atombombado je la 9-a de aŭgusto 1945, sed la urbon kovris dika nubaro, pro io la atombombo estis ĵetita je la dua celo Nagasako.

"Kita" signifas "Norda."

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]