Kiteĵ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nevidebla urbo Kiteĵ, pentraĵo far Kostantin Gorbatov

Kiteĵ (ruse Ки́теж, Ки́теж-град, Большо́й Ки́тежКи́диш) estas mitologia urbo kiu, laŭ legendo, staris sur la bordo de lago Svetlojar kaj rivereto Ljunda, apud vilaĝo Vladimirskoje en norda parto de nuna Niĵnij-Novgoroda oblasto. Laŭ legendo, dum tatara invado Dio kaŝis la urbon sub la akvo de Svetlojar kaj nur la plej piaj kaj purkoraj poas vidi ĝin tra la akvo.

La legendo baziĝas sur kronika literaturaĵo Китежский летописец[1], supozeble kreita en la 1780-aj jaroj en malnovkreda sekto de t.n. "kurantoj".[2] Sur la legendo baziĝas multaj artaĵoj, inkluzive faman operon Сказа́ние о неви́димом гра́де Ки́теже и деве Февро́нии ("La legendo pri nevidebla urbo Kiteĵ kaj virgulino Fevronia") far Nikolaj Rimskij-Korsakov.

Legendo[redakti | redakti fonton]

En la legendo temas pri urbo Bolŝoj Kiteĵ (Большой Китеж, laŭlitere "Granda Kiteĵ"). Urbeto Malij Kiteĵ (Малый Китеж, "Malgranda Kiteĵ"), supozeble, ekzistis antaŭ la fondiĝo de Bolŝoj Kiteĵ. Laŭ la legendo, knjazo Jurij la 2-a Vsevolodoviĉ "albordiĝis apud Malij Kiteĵ, kiu staras sur bordo de Volgo, kaj rekonstruis ĝin".[3]. Post tio, la knjazo veturis trans riveroj Uzola, Sanda kaj Kerĵenec, kaj ektrovis belegan lokon sur bordo de lago Svetlojar. Tie li fondis la urbon Bolŝoj Kiteĵ. Китежский летописец diras:

Citaĵo
 [La knjazo] alvenis al la lago, nomata Svetlojar. Kaj vidis li lokon tiun, nekutime belan kaj homozan. Kaj, pro petoj de ĝiaj loĝantoj, ordonis la pia knjazo Georgij Vsevolodoviĉ konstrui sur bordo de lago tiu Svetlojar urbon, kun nomo Bolŝoj Kiteĵ, ĉar la loko tiu estis nekutime belega, kaj sur alia bordo de la lago tiu estis kverka arbaro. 

[1].

Kun ioma peno, oni povas vidi konturojn de la urbo en nebulo super la lago
"Angela flugilo" super Svetlojar
Citaĵo
 Kaj la urbo tiu, Bolŝoj Kiteĵ, estis 100 saĵenojn longa kaj vasta, kaj tiu ĉi unua grando estis ne sufiĉa. Kaj do ordonis la pia knjazo Georgij Vsevolodoviĉ plu 100 saĵenojn aldoni al la longo, kaj iĝis grando de urbo tiu je la longo 200 saĵenoj, kaj je la vasto 100 saĵenoj. Kaj oni komencis urbon tiun ŝtonan konstrui je la jaro 6673 [laŭ la Bizanca erao, 1165 laŭ la moderna komuna erao], de la monato majo unuan tagon, je la memoro de sankta profeto Jeremio kaj la aliaj. Kaj konstruatis la urbo tiu tri jarojn, kaj finkonstruis ĝin oni je la jaro 6676 [t.e. 1168], de la monato septembro la tridekan tagon, je la memoro de sankta martiro Georgio, episkopo de Granda Armenio

[3]

Post venko kontraŭ kelkaj rusaj ŝtatoj, Batu-ĥano eksciis pri Kiteĵ kaj ordonis kapti ĝin. La mongoloj baldaŭ okupis na Malij Kiteĵ, kaj knjazo Jurij retiriĝis tra la arbaroj al Bolŝoj Kiteĵ. Unu el kaptitoj rakontis al mongoloj pri sekretaj vojoj tra la arbaro al lago Svetlojar. La hordo baldaŭ alvenis al la urbo. Je ilia miro, la urbo tute ne havis iujn ajn fortikaĵojn. Krome, la urbanoj ne montris iun ajn emon por defendiĝi. Anstatŭe, ili amasiĝis apud katedralo en la centro de la urbo kaj preĝis, petante Dion por protekto. Vidante tion, mongoloj pretiĝis al atako, sed subite el sub la grundo ekfluis multaj fontanoj de akvo, inundante la urbon kaj la atakantojn. La mongoloj devis retiriĝi kaj ili nur povis observi, kiam la urbo subiĝis en la lagon. La lasta, kiun ili povis vidi, estis la kruco sur kupolo de la katedralo. Baldaŭ sur la loko kie iam staris la urbo estis nur ondoj.

Tiu ĉi legendo disvolviĝis kaj travivis ĝis modernaj tagoj. Onidire, tiuj, kiuj estas piaj kaj puraj je la koro, trovos la vojon al Kiteĵ. Oni ankaŭ diras, ke sur lago Svetlojar oni povas iam aŭdi sonorilojn de kirkoj kaj kantojn de urbanoj el sub la akvo. La plej piaj eĉ povas vidi lumojn de religiaj procesoj en la urbo, se ili rigardas la lagon en kvietaj noktoj.[4]. La lago Svetlojar iam estas nomata "Rusa Atlantido"[5].

Oni supozas, ke la nomo Kiteĵ devenas de nomo de vilaĝo Kidekŝa[6], kiu, en la malnovrusa lingvo signifas "forlasita loko". La vilaĝo staris apud Suzdal kaj estis neniigita far la tatar-mongola hordo en la jaro 1237.

Adaptaĵoj en arto kaj popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Komponisto Sergej Vasilenko kreis operon Сказание о граде Великом Китеже и тихом озере Светлояре ("Legendo pri urbo Kiteĵ kaj kvieta lago Svetlojar") (1902).
  • Surbaze de la legendo pri Kiteĵ kaj ankaŭ pri malnovrusa Fabelo pri Petro kaj Fevronia, fama rusa komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov kreis operon Сказа́ние о неви́димом гра́де Ки́теже и деве Февро́нии ("La legendo pri nevidebla urbo Kiteĵ kaj virgulino Fevronia") (1907)
  • Legendo de Kiteĵ estas ade referencata en muziko de modernaj rusaj rokaj kaj metalrokaj grupoj kiel Obereg (Оберег), Skladenj (Складень), Izmorozj (Изморозь). Silenzium kaj aliaj.
  • Bardo Georgij Georgievskij havis kanton Китеж ("Kiteĵ").
  • Kanton kun sama nomo kreis alia fama rusia kantaŭtoro kaj rok-poeto Aleksandr Nepomnjaŝĉij

Arto[redakti | redakti fonton]

  • Pentraĵo Невидимый град Китеж ("Nevidebla urbo Kiteĵ") (1913) estis unu el plej famaj kreaĵoj far rusa-germana pentristo Kostantin Gorbatov. Nun ĝi troveblas en Moskva Oblasta Arta Muzeo en Nova Jerusalemo, kune kun plimulto de aliaj liaj pentraĵoj.
  • Alia rusa pentristo Miĥail Nesterov kreis pentraĵon Град Китеж (В лесах) ("Urbo Kiteĵ (en arbaroj)") iam inter 1917 kaj 1922. En ĝi li alegorie aludis al vivo de malnovritanoj apud Volgo, kiuj kvazaŭ trovis sian urbon Kiteĵ.

Kino[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Книга, глаголемая летописец… / Пер. Н. В. Понырко // Библиотека литературы Древней Руси. Т. 5. СПб.: Наука, 1997.
  2. Комарович В. Л. Китежская легенда… (vidu bibliografion).
  3. 3,0 3,1 http://www.svetloyar.eu/publishing/letopisez_russ.htm
  4. Кидиш // Энциклопедический словарь Ф. А. Брокгауза и И. А. Ефрона.
  5. Край русской Атлантиды // Инвестиционный каталог Нижегородской области. Февраль 1 (14) 2007
  6. Китеж - Этимологический словарь русского языка Макса Фасмера.