Kitty Hawk (Norda Karolino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kitty Hawk
Kitty Hawk (Norda Karolino) (Usono)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Norda Karolino
Kantono: Kantono Dare
nombro de loĝantoj: 2991 (stato de 2000)
areo: 21,3 km²
horzono: Orienta Norma Tempo de Usono (UTC-5)
internacia telefona prefikso: (+1) 252
poŝtkodo: 27949
FIPS: 37-36060
koordinatoj: 36° 5' norde, 75° 42' okcidente

Kitty Hawk estas urbeto en la kantono Dare en la ŝtato Norda Karolino de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2000 ĝi havis 2991 loĝantojn.

Apud la urbeto en decembro 1903 sukcesis la unua mallonga aviadila flugo, en la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kitty Hawk estas marborda urbeto sur la insulo Bodie Island, parto de la Outer Banks, 160 kilometrojn longa zono de insuloj oriente antaŭ la kontinenta marbordo de Norda Karolino. La insula zono funkcias preskaŭ kvazaŭ duoninsulo, kiu pli-malpli dividas lagunon de nomo Albemarle Sound okcidente de la Atlantika Oceano oriente.

Unua sukcesa flugo de la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright en Kitty Hawk


Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko fondiĝis komence de la 17-a jarcento. Komence ĝi havis la nomon Chickahawk.

La fratoj Wright elektis la lokon Kitty Hawk por siaj aviadilaj eksperimentoj pro la forta kaj regula vento, kiu subtenis la flugan eksperimentadon de la jaroj 1901 ĝis 1903. La 14-an de decembro 1903 sukcesis la unua tre mallonga flugo.

memorejo pri la fratoj Wright en Kitty Hawk

La 17-an de decembro sukcesis kvar pli altaj flugetoj per motora forto de la aviadilo Flyer 1, tial tiu tago notiĝis en la homa historio kilel la tago de unua motora aviadila flugo. Rande de la tiama eksperimentejo stariĝis monumento, kaj multaj memortabuloj de la flugejo informas pri la pioniroj.